Vizitu Forumon

Restoracio, en kiu servas ĝemeloj

(GMT+08:00) 2013-10-21 16:30:58     Redaktoro:Xiong Linping

Ĝemeloj vidiĝas ne malofte en ĉiutaga vivo, sed en sama restoracio ĉiuj laborantoj konsistas el ĝemeloj, --- ĉu tio ne elvokas ĉe vi miron? Jen tia restoracio lastatempe malfermiĝis en Moskvo, la ĉefurbo de Rusio. La ĝemelaj servistinoj kaj servistoj alportas apartan vid-sperton al la ĉi-tieaj klientoj.

Tiu ĉi restoracio sin nomas per "Ĝemeloj". Ĝi situas en la centro de Moskvo kaj estas financata de Alexei Khodorovsky. La ĝemelaj fratinoj Vika kaj Nika okupiĝas pri la mendo kaj surtabligo de pladoj, dum la ĝemelaj fratoj Artyen kaj Roman per vinpreparado servas al klientoj. La restoracio, kvankam funkcianta nelonge, tamen jam venigis al si amasojn da manĝoklientoj per la servado de ĝemeloj. Menciante, kial teni tian restoracion servatan de ĝemeloj, la mastro Khodorovsky diris, ke la ideo venis el tio: kiam li estis infano, li rigardis porinfanan filmon.

"Infanece mi plej ŝatis la filmon Kingdom of Crooked Mirrors, kiu profunde stampiĝas en mia memoro. Forte impresas min la vinkeloj ekstravagance formaj, la ĝemela mondo plena je iluzioj, kaj la fabela rakonto en la filmo. Nun sur muro de nia restoracio videblas la filma afiŝo, en kiu la ĝemelaj steluloj servas al ne-ĝemelaj klientoj."

Nun la negoco evoluas ege prospere. Khodorovsky diris, ke la plej malfacila afero por la restoracio estas dungi ĝemelajn servistojn, ĉar oni postulas, ke ili estu ĝemeloj kun sperto de servado kaj volonto labori en restoracio.

Danke al sia aparta ideo, t.e. dungi ĝemelojn, la restoracio "Ĝemeloj" tamen multe sukcesis, kvankam tre furioza estas la konkurenco de la restoracia industrio en Moskvo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto