Vizitu Forumon

Blanka Libro "Evoluo kaj Progreso de Tibeto"

(GMT+08:00) 2013-10-22 17:18:58     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! La 22an de oktobro, la Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilio publikigis blankan libron titolitan "Evoluo kaj Progreso de Titebo". La libro kun proksimume 20 000 ideogramoj komplete prezentas la grandajn progresojn kaj atingojn de Tibeto en la lastaj pli ol 60 jaroj.

Zhang Yun, fakulo de Ĉina Tibetologia Esplora Centro, opinias, ke la blanka libro sekvas la ĉeftemon de "evoluo", kaj ke la libro per detalaj historiaj materialoj respondas demandojn: ĉu Tibeto bezonas evoluon? kiel Tibeto evoluu? Kaj kiuj profitu el la evoluaj atingoj?

Qin Yongzhang, esploristo de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, montras, ke la blanka libro, per grandaj faktoj kaj statistikoj, pruvas, ke la evoluo kaj progreso de Tibeto estas la historiaj neeviteblaĵoj. Laŭ li, objektiveco de la libro estas forta rebato al tiuj, kiuj pro ideologiaj konceptoj intencas distordi la veran evoluon de Tibeto. Li precipe atentis la parton pri la libereco de religia kredo. Li diris, ke post demokratia reformado Tibeto abolis la teokration, kaj havigis al si la veran liberecon de religia kredo.

La blanka libro konigas, ke en Tibeto estas pluraj religioj kiaj Tibeta Budhismo, Bonismo, Islamo kaj Katolikismo. El ili Tibeta Budhismo estas pleje kredata. Tie tradiciaj religiaj aktivadoj normale iras.

La sistemo de reenkarniĝo de viva budho estas respektata, kaj pli ol 40 vivaj budhoj estis agnoskitaj.

Krome, la tibeta lingvo estas plene respektata kaj vaste uzata en Tibeto.

La blanka libro konigas ankaŭ, ke en Tibeto la historiaj objektoj kaj lokoj estas efike konservataj. De 2000 ĝis nun, la centra registaro asignis 2 miliardojn da juanoj al protektado de gravaj historiaj objektoj.

Esploristo Qin Yongzhang diris, ke la evoluo de Tibeto pruvas, ke samkiel la tutmonda popolo, la tibeta popolo rajtas dividi atingojn de la moderna civilizacio, altigi sian vivkvaliton kaj elekti sian vivmanieron. Antaŭ la publiko prezentiĝas nova Tibeto, tradicia kaj moderna.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto