Vizitu Forumon

Pekino aktivas responde al serioza polucio

(GMT+08:00) 2013-10-23 17:27:20     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! La pekina magistrato refoje agas responde al la grava aerpolucio. En la nove amendita "plano kontraŭ grava aerpolucio", definitive fiksitaj estas iuj rimedoj, ekzemple "ruĝ-alarma tago" kaj "veturado de aŭtoj laŭ la alternado de paraj aŭ neparaj numerplatoj en la tuta Pekino". Jen detala raporto!

La plano fiksas 4 avertajn nivelojn: bluan, flavan, oranĝan kaj ruĝan. Laŭ la plano, kiam aperos grava aerpolucio en 3 sinsekvaj tagoj, la plej alta ruĝa alarmo estos elsendita. Tiam infanĝardenoj, elementaj lernejoj kaj mezlernejoj devu ĉesigi klasojn kaj 80% de aŭtoj posedataj de la registaro devu ne veturi sur stratoj.

Interalie, veturado de aŭtoj laŭ la alternado de paraj aŭ neparaj numerplatoj en la tuta Pekino" estas la plej multe atentata.

Fang Li, vicestro de Pekina Medi-Protekta Buroo, konigis, ke la polucio ellasita de aŭtoj okupas 30% de la tuta, tiel ke limigo de veturado de aŭtoj utilas efike malpliigi la ellason de polucio. Samtempe la publika trafiko pliigos la transportan kapablon okaze de limiga veturado de aŭtoj.

Pekina eduka konsiliano Li Yi konigis, ke oni ellaboras detalajn projektojn pri ĉesigo de klasoj.

Precipe gravas precizeco kaj anticipa publikigo de alarmo pri grava polucio. Oficisto Fang Li konigis, ke Pekina Medi-Protekta Buroo laŭeble altigos la precizecon. Krome, li montris, ke pliboniĝo de la aerkvalito bezonas longan tempon, kaj ke Pekino devas antaŭ ĉio plenumi planon de pura aero kaj redukti la ellason de polucio.

Laŭ oficiala statistiko, kvarono de la poluciaĵo venas de ekster Pekino. Ankaŭ apudaj regionoj aktive traktas la polucion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto