Vizitu Forumon

"Tibeta Kultura Semajno 2013" en Berlino

(GMT+08:00) 2013-10-24 17:16:06     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! La 23an de oktobro en la germana urbo Berlino oficiale ekis "Ĉina Tibeta Kultura Semajno 2013". Jen detala raporto!

Yu Zhengsheng, prezidanto de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, sendis varman gratulon al la kultura semajno. La gratula letero diras: "Ĉinio kaj Germanio ambaŭ estas landoj kun antikva historio kaj brila kulturo. La tibeta kulturo estas grava konsisto de la ĉina kulturo kaj havas specialan ĉarmon. La tibeta kultura semajno servas kiel ponto kaj malfermas fenestron por ke la germana popolo konu la abundecon kaj diversecon de la ĉina kulturo."

La gratula letero montras, ke la kultura semajno, per abundaj kulturaj aktivaĵoj, prezentas la belajn naturajn pejzaĝojn, la tradician kulturon kaj la sociajn ŝanĝiĝojn en Tibeto, kaj ke la germana popolo povas rekte senti el tio la evoluon kaj progreson de Tibeto. Prezidanto Yu Zhengsheng diris en la letero, ke li kredas, ke la kultura semajno plue akcelos la kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Germanio.

S-ino Minz, germana kunordiganto de la Tibeta Kultura Semajno, faris parolon en la inaŭguro. Ŝi diris: "Tibeto estas sanktejo por germanoj. La forta amo jam superis konojn pri la politiko, kulturo kaj historio de Tibeto. Tial la kultura semajno iagrade povas disvastigi la konon pri Tibeto. Tibeto plue estos grava temo inter Ĉinio kaj Germanio en la estonteco. Mi tre ĝojas, ke en la lastaj dekkelkaj jaroj ni iel kontribuis al interŝanĝo de la tibeta kulturo, interkompreno kaj reciproka fido, kaj ni malfermis la pordon de interkompreno en la politiko kaj ekonomio."

Pli ol 300 germanoj de diversaj rondoj vizitis koncernajn ekspoziciojn. Post la inaŭguro estis prezentado de kanto kaj danco. Padma Namgyal, vicprezidanto de Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, diris: "La arto estas senlima. Mi esperas, ke la arta prezentado estigos ponton inter ni, proksimigos nian distancon, pliigos la interkomprenon kaj profundigi la amikecon."

Dum la kultura semajno, vivaj budhoj el Tibeto profunde diskutos pri la socia evoluo, la tibeta kulturo, la religia kredo kaj heredado de la tibeta medicino kune kun germanoj el diversaj kampoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto