Vizitu Forumon

Ĉinio kaj EU konsentis plimultajn kunlaborojn en komerco

(GMT+08:00) 2013-10-25 16:21:15     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! La 24an de oktobro en Bruselo, la 4a Altnivela Ekonomia kaj Komerca Dialogo inter Ĉinio kaj EU akiris plenan sukceson. Jen detala raporto!

La dialogon prezidis ĉina vicĉefministro Ma Kai, vicprezidanto de Eŭropa Komisiono Olli Rehn kaj eŭropa komerca komisionano Karel De Gucht. En la posta gazetara konferenco, ĉina vicĉefministro Ma Kai konigis, ke Ĉinio kaj EU sincere kaj profunde diskutis pri la ekonomia disvolvo, industriaj politikoj, komerco kaj investo, kaj akiris seriajn atingojn.

"La du flankoj promesis persisi en la merkata malfermo kaj la prudenta uzo de komercaj rimedoj. La du flankoj konsentis prioritate sin turni al dialogo kaj konsultiĝo en traktado de komercaj frotoj. La du flankoj konsentis ankaŭ plivastigi kunlaboron sur la kampoj de altteknika komerco, dogano, kvalita kontrolado, protektado de intelektaj proprietoj, civila aviado, urbanizo, novigado, energia ŝparado kaj media protekto."

Ĉina vicĉefministro Ma Kai laŭdis, ke en la pasinta semajno, Eŭropa Komisiono estis rajtigita fari intertraktadon pri investa pakto kun Ĉinio.

"Ĉinio laŭdas, ke Eŭropa Komisiono akiris rajtigon intertraktadi pri investa pakto kun Ĉinio. Ĉinio esperas, ke EU alprenos praktikajn rimedojn por certigi, ke ĉinaj investantoj havos pli facilajn alirojn al vizoj kaj laborpermesoj. La ĉina ekonomio kaj la eŭropa ekonomio havas fortan interkompletigecon kaj grandan perspektivon, kaj renkontas novajn ŝancojn. Ĉinio volas kune kun EU utiligi la gravan rolon de la altnivela ekonomia kaj komerca dialogo kaj doni fortan vivecon al la duflankaj rilatoj."

Vicprezidanto de Eŭropa Komisiono Olli Rehn konigis, ke Ĉinio kaj EU faris konstruivan konsultiĝon en multaj temoj.

"Ni ĵus faris fruktodonan konsultiĝon pri la ekonomio kaj komerco kun ĉinaj vicĉefministro kaj ministroj. Ni ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la nuna reformado de Ĉinio. Tio estas utila por ke la ĉina ekonomio rapide kaj pli ekvilibre kresku."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto