Vizitu Forumon

Sprita Obama

(GMT+08:00) 2013-10-28 14:31:57     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 21a de oktobro, la usona prezidento Barack Obama tiutage startigis la novan ofensivon de propagandado por la leĝoprojekto pri medicina reformo. Dum sia parolado li konsciis, ke gravedulino post li perdas la ekvilibron, kaj haste etendis siajn manojn por ŝin subteni. Samtempe kun tio, Barack Obama ridante ŝercis pri si: ke li parolis tro longe kaj tro oratoreme, tio estigis tian aferon.

La raporto diras, ke la gravedulino, kiu apenaŭ svenis dum la parolado de Obama, nomiĝas Karmel Allison. Ŝi estas favorato de la leĝoprojekto pri medicina reformo. Allison staris ĝuste post Obama, kiam li parolis pri la medicina reformo en la Ĝardeno Rozo en la Banka Domo.

Post kiam Obama senhalte parolis ĉ. 25 minutojn, Allison ne povis firme stari sur siaj piedoj kaj preskaŭ perdis la konscion. Tiam Obama kaj kompanoj, kiuj staras apud ŝi, tuj subtenis ŝin. Tial ŝi ne falis. Obama diris al Allison: "Mi vin tenis, vi estas sekura. Kiam mi parolas tro longe, kutime okazas tia afero." Kuracistoj alhastis kaj akompanis Allison for de la loko. La ĉeestantoj donis aplaŭdojn al Obama pro lia spritaĵo

Poste, en sia paĝaro de la socia retejo Twitter, sinjorino Karmel Allison skribis: "Nun mi bone fartas. Tiam mi sentis min iom kape turniĝanta. Mi dankas Obama'n pro lia subteno." Kiam Allison estis intervjuata, ŝi diris, ke ŝi suferas de diabeto; antaŭ la parolado de Obama ŝi ne lasis al si trinki multe da akvo, ĉar ŝi timis, ke ŝi iros al necesejo; kaj ĝuste pro la dehidracio kaptis ŝin la kapoturniĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto