Vizitu Forumon

Sirio prezentis detalan liston de kemiaj armiloj

(GMT+08:00) 2013-10-28 11:04:31     Redaktoro:Yu Rongkang

La 27an de oktobro la Organizo por Malpermeso de Kemiaj Armiloj, kies stabejo troviĝas en Hago, anoncis, ke la 24an de tiu ĉi monato Sirio jam prezentis al ĝi unuan oficialan liston de ruinigotaj kemiaj armiloj. La listo konsistas el du partoj. La unua estas la nuna stato de la kemia arsenalo de Sirio, kaj la dua parto estas plano pri ruinigo de la kemiaj armiloj kaj rilataj ekipaĵoj. Tamen detaloj de la listo devas esti sekretaj.

La Organizo por Malpermeso de Kemiaj Armiloj faris deklaron, asertante, ke la oficiala listo estis prezentita je tri tagoj pli frue ol la limdato. Ĝi estas la bazo por sisteme, komplete kaj kontroleble ruinigi kemiajn armilojn kaj rilatajn ekipaĵojn de Sirio. La deklaro diras, ke la prezentita listo enhavas ne nur ĝeneralan planon pri la ruinigo, sed ankaŭ raporton pri aktivadoj kaj ekipaĵoj, kiuj ne estas limigitaj de la Konvencio pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj. La organizo postulas, ke ĉiuj ĝiaj membroj aldonu tian raporton, kiam ili prezentas sian unuan liston de kemiaj armiloj, por starigi reciprokan fidon. Tial Sirio aldonis la raporton. La deklaro diras ankaŭ, ke la organizo jam raportis al la Sekureca konsilio de UN kaj ĉiuj membroj de la Konvencio pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj pri la unua-monata kontrolo.

Laŭ rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN, la ruinigo de la siriaj kemiaj armiloj estas dividita en du periodojn. En la unua periodo, oni ruinigu ekipaĵojn de kemiaj armiloj antaŭ la 1a de novembro de la kuranta jaro; kaj en la dua periodo, oni komplete ruinigu ĉiujn kemiajn armilojn de Sirio antaŭ la 30a de junio 2014.

Fakte, antaŭ tio Sirio jam prezentis unuan liston de kemiaj armiloj al la Organizo por Malpermeso de Kemiaj Armikloj. Laŭ tiu listo kontrolantoj laboris preskaŭ unu monaton. Ĝis nun ili kontrolis 19 el 23 ejoj de kemiaj armiloj en Sirio, kaj funkcioj de la ekipaĵoj produktantaj kemiajn armilojn estis nuligitaj.

Krom la deklaro, la organizo faris neniun taksadon. Tamen el la deklaro kaj la gazetara konferenco de la organizo pri la unua-monata kontrolo oni povas trovi, ke unue, Sirio prezentis oficialan liston pli frue je tri tagoj ol la limdato; due, la listo estas kompleta; kaj trie, la siria registaro bone kunlaboris kun la kontrolantoj. Tial la organizo estas kontenta pri la siria registaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto