Vizitu Forumon

Usono lokas kontraŭmisilan sistemon en Rumanio

(GMT+08:00) 2013-10-29 14:27:56     Redaktoro:Yu Rongkang

La 28an de oktobro Usono komencis la programon de lokado de kontraŭmisila sistemo en Rumanio. Rumana prezidento Traian Basescu, defenda ministro Mircea Dusa kaj usona defenda vicsekretario James Miller ĉeestis ceremonion de ekkonstruo de la bazo en Deveselu, suda Rumanio. Tio estas la grava paŝo de la usona registaro por antaŭenpuŝi la eŭropan kontraŭmisilan sistemon. Per tiu rimedo Usono firmigas sian militan ekziston en la regiono de la Nigra Maro kaj starigas la ponton al Mezoriento, Kaŭkazio kaj Centr-Azio.

En 2010 Rumanio decidis aliĝi al la eŭropa kontraŭmisila sistemo de Usono. Laŭ interkonsento, la tasko de Rumanio estas kompletigi la bazan konstruon. En la venonta jaro Rumanio finos la instaladon de bariloj ĉirkaŭ la bazo, lumiloj kaj elektronika gvatsistemo laŭ normoj de NATO kaj starigos trinkakvan sistemon kaj traktejon de malpura akvo. La usona tasko estas liveri ekipaĵojn de la bazo, sendi 200 militajn kaj civilajn personojn kaj loki la misilan sistemon SM-3. La tuta sistemo kompletiĝos antaŭ 2015.

Lokado de la misila sistemo SM-3 en Rumanio estas la grava paŝo de la usona registaro por starigo de la eŭropa kontraŭmisila sistemo. En 2009 Barack Obama anoncis reĝustigi la planon de prezidento George W. Bush pri la eŭropa kontraŭmisila sistemo kaj lanĉis la novan planon laŭperiodan, pli celecann kaj pli funkciigeblan. La nova plano devas esti efektivigata en kvar periodoj: loki la marbazitan egid-armilan sistemon antaŭ 2011; aranĝi la terbazitan interkaptan sistemon antaŭ 2015 por vastigi la defendon kontraŭ kurtdistancaj kaj mezlongdistancaj misiloj; fini la aranĝadon kontraŭ mezlongdistancaj, kaj longdistancaj misiloj antaŭ 2018; kaj kompletigi la aranĝon kontraŭ la minaco de mezlongdistancaj, longdistancaj misiloj kaj interkontinentaj balistikaj misiloj al la usona kontinento antaŭ 2020.

La eŭropa kontraŭmisila sistemo estas la grava paŝo de Usono por starigo de la tutmonda defenda sistemo. La usona registaro kelkfoje emfazis, ke la eŭropa kontraŭmisila sistemo estas defenda sistemo doni ŝirmadon al Eŭropa Unio, NATO kaj la usona kontinento por respondi al la kreskanta minaco de balistikaj misiloj el Mezoriento, precipe el Irano.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto