Vizitu Forumon

Kvar evoluintaj landoj publikigis komunan deklaron

(GMT+08:00) 2013-10-30 15:14:03     Redaktoro:Yu Rongkang

La 29an de oktobro en Hangzhou, Ĉinio finiĝis la 17a Ministra Kunveno de "BASIC" pri Kilimata Ŝanĝiĝo. Reprezentantoj el Ĉinio, Barato, Brazilo kaj Sud-Afriko, la kvar landoj BASIC, kaj Singapuro, membro de la Alianco de Malgrandaj Insullandoj interkonsiliĝis pri gravaj demandoj de klimata ŝanĝiĝo. La kvar landoj publikigis komunan deklaron post la kunveno, emfazante, ke la evoluintaj landoj devas efektive plenumi siajn promesojn pri livero de kapitalo, cedo de tekniko kaj helpo al konstruado de kapablo al la evoluantaj landoj. Solvado de la demando pri kapitalo decidos pri sukceso aŭ malsukceso de la novembra varsovia konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo. Bonvole aŭskultu raporton!

La kvar landoj kiel reprezentantoj de la evoluantaj landoj havas similan starpunkton en la internacia intertraktado pri klimata ŝanĝiĝo kaj delonge ludas decidigan rolon en ĉi-rilata intertraktado. Laŭ la kutimo, la kvar landoj interkonsiliĝis pri baza starpunkto antaŭ la konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo.

Posttagmeze de la 29a de oktobro la ministra kunveno de la landoj BASIC publikigis komunan deklaron post la interkonsiliĝo. Su Wei, sekcia direktoro de la ĉina Ŝtata Komisiono de Disvolvado kaj Reformado, asertis, ke la varsovia konferenco fokusiĝos al efektivigo.

Analizantoj rimarkigis, ke la varsovia konferenco neeviteble tuŝos la temon de "verda klimata fonduso". Laŭ la Kopenhaga Interkonsento de 2009 kaj la Kankuna Interkonsento de 2010, la evoluintaj landoj devas liveri 30 miliardojn da usonaj dolaroj en la periodo inter 2010 kaj 2012 por rapida ekfunkciigo kaj ĉiujare asigni 100 miliardojn da dolaroj en la periodo inter 2013 kaj 2020 kiel longperiodan fonduson por helpi al la evoluantaj landoj respondi al klimata ŝanĝiĝo. Sed ĝis nun la evoluintaj landoj donis neniom da mono.

La komuna deklaro refoje urĝas la evoluintajn landojn efektivigi la fonduson. Jose Antonio Marcondes de Carvalho, ĝenerala vicsekretario de la brazila ministerio por la rilatoj kun fremdaj landoj, diris, ke fonduso vere estas ŝlosila demando; la evoluintaj landoj devas preni efektivajn agojn: liveri kapitalon al la evoluantaj landoj, helpi ilian konstruadon de kapablo kaj realigi teknikan cedon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto