Vizitu Forumon

Rezolucio de UN postulas al Usono fini embargon kontraŭ kubo

(GMT+08:00) 2013-10-31 15:28:42     Redaktoro:Yu Rongkang

La 29an de oktobro la 68a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis per frakase grandega plimulto la rezolucion, postulante, ke Usono tuj finu sian pli-ol-50-jaran ekonomian, komercan kaj financan blokadon al Kubo. En la lastaj jaroj la kuba registaro lanĉis multajn novajn politikojn sur la vojo renovigi ekonomian modelon. Tamen Usono opinias, ke la reformado de Kubo ankoraŭ ne estas sufiĉa por forigi la blokadon.

Tiutage 188 el 193 membroj de UN voĉdonis por, Usono kaj Israelo voĉdonis kontraŭ, kaj tri aliaj membroj sin detenis. Kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez faris prelegon en la sesio. Li asertis, ke la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono al Kubo estas senhonta atenco al la homaj rajtoj; 76% da kubanoj estas influitaj de la sankcio ekde sia naskiĝo. En la pasinta duonjarcento la usona embargo kaŭzis al Kubo ekonomiajn perdojn de 1 157 miliardojn da dolaroj. La kuba registaro ĉiam esperas bonigi la dulandajn rilatojn surbaze de reciproka respekto kaj paca kunekzisto kaj starigi mekanismon de serioza kaj konstruema dialogo surbaze de egaleco kaj respekto al sendependeco.

Ronald Godard, supera konsilisto de la usona Ŝtata Departemento por aferoj de la okcidenta hemisfero, asertis, ke embargo estas unu el la usonaj manieroj por urĝi Kubon respekti la homajn rajtojn; Usono aplaŭdas novajn politikojn, kiujn lanĉis la kuba registaro por liberigi la ekonomion, tamen la agoj de Kubo ankoraŭ ne sufiĉas por moderigi la sankcion. Jen Psaki, proparolantino de la Ŝtata Departemento de Usono, diris, ke Usono opinias, ke debato de la Ĝenerala Asembleo ne povas doni konstrueman helpon por nuligi la embargon kontraŭ Kubo, kontraŭe, ĝi maskas la fakton, ke Usono estas la plej granda lando liveri manĝaĵan provizon kaj humanan helpon al Kubo.

En januaro de 2013 Kubo oficiale malstreĉis la limigon al la eksterlanda vojaĝo de siaj civitanoj. Poste, danke al la helpo de latin-amerikaj landoj, la televido Telesur, kies ĉefstabejo estas en la venezuela ĉefurbo Karako, komencis sendi programerojn al Kubo, kaj pro tio la unuan fojon de 50 jaroj kubanoj povas laŭleĝe rigardi en siaj hejmoj fremdlandajn televidajn programerojn. Ĉi-jare Kubo kaj Usono kelkfoke intertraktis pri rekta poŝto kaj migrantoj.

Tiuj agoj de Usono kaj Kubo vidigas al la ekstero pozitivajn signojn de la reboniĝo de la dulandaj rilatoj. Tamen Iuj opinias, ke popolaj interŝanĝoj ankoraŭ ne sufiĉas por rebonigi la dulandajn rilatojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto