Vizitu Forumon

Okazis la 2a Ekonomia kaj Financa Forumo de BRICS-Landoj

(GMT+08:00) 2013-11-01 15:33:26     Redaktoro:Yu Rongkang

La 31an de oktobro en Pekino okazis la 2a Ekonomia kaj Financa Forumo de BRICS-Landoj. La forumo kun la temo "kunlaboro kaj disvolvado" celas koaguli komunajn konsentojn de la tiel nomataj BRICS-landoj Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko, kaj akceli kunlaborojn en ekonomio, komerco, financo kaj infrastruktura konstruado. La forumon ĉeestis 150 personoj, inkluzive de registaraj funkciuloj, ekonomikistoj kaj respondeculoj de financaj institucioj kaj entreprenoj el la kvin landoj.

La ĉeestantoj interŝanĝis opiniojn pri respondo de la kvin landoj al defioj de la financa tutmondiĝo, pritrakta mekanismo de la internacia financa merkato kaj restrukturado de emerĝantaj ekonomioj, profunde analizis ekonomian situacion kaj disvolvan perspektivon de la kvin landoj kaj la tuta mondo kaj diskutis pri profundigo de ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj inter la kvin landoj.

La forumo opiniis, ke fronte al la ekonomia kaj financa tutmondiĝo, la kvin landoj devas rekonstrui politikan spacon kaj akceli reformadon por realigi kontinuan kaj rapidan kreskon. Ĉiuj landoj devas fortigi politikan kunordigon kaj komunikadon kaj helpi al la emerĝantaj ekonomioj kaj evoluantaj landoj pritrakti eksterajn defiojn per interŝanĝa aranĝo kaj aliaj urĝaj rimedoj por kune respondi al defioj de la financa tutmondiĝo. La nuna internacia ekonomia ordo estas malfavora al la evoluantaj landoj, tial necesas reformi la internacian financan kontrol-sistemon kaj pliigi la voĉojn de la kvin landoj en la internacia komunumo.

La forumo emfazis, ke la monda ekonomio estas iranta el valo, tamen restas negativa influo de la financa krizo. Estas ankoraŭ tre longa vojo por reprosperiĝo de la monda ekonomio. Tial necesas kaj penoj de ĉiuj landoj kaj reciprokprofitaj kunlaboroj inter la kvin landoj por kuna gajno.

Malfortiĝo de la tutmonda ekonomio malrapidigis la ekonomian kreskon de la kvin landoj. Tiuj landoj ĝenerale lanĉis ekonomi-stimulajn politikojn. La forumo proponis, ke la kvin landoj fortigu ekonomi-politikan kunordigon, dividu spertojn el la socia kaj ekonomia disvolviĝo, ekspluatu potencialon en ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj kaj firmigu bazon de la kunlaboro.

Dum la forumo okazis rondtabla kunveno de financaj mediatoj el la kvin landoj. La ĉeestantoj faris diskuton pri pliigo de voĉoj de la kvin landoj kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto