Vizitu Forumon

Malfermiĝis Ĉina Min-Industria 2013

(GMT+08:00) 2013-11-04 16:18:10     Redaktoro:Li Lu

En la lastaj jaroj la internacia ekonomia situacio rekte influis disvolviĝon de la tutmonda mina industrio. Kompare kun la granda kreskado antaŭ kelkaj jaroj, la nuna prezo de internacia ferminaĵo, oro, karbo kaj aliaj mineralaj riĉaĵoj estas malalta. En la Ĉina Min-Industria 2013, kiu okazis en la 3a de novembro, Jiang Daming, ĉina ministro pri teritorio kaj resursoj, esprimis, ke la disvolviĝo de mina industrio havas defion kaj ŝancon.

"Nun, la monda ekonomio troviĝas en profunda reĝustiga periodo, ĝi ne nur havas reprosperiĝan signon, sed ankaŭ vizaĝas al kelkaj problemoj, ekzemple malstabila bazo, nesufiĉa movforto, neekvilibra disvolviĝo, ktp. La kompleta reprosperiĝo estas longtempa kaj zigzaga. Influate de la problemoj, la disvolviĝo de la tutmonda mina industrio malrapidiĝas, en la prezoj de minaj produktaĵoj, komercado kaj min-industria investado aperas fluktua retiriĝo. Sed ni devas vidi, ke la reĝustigo de industria strukturo kaj reformado de nova tekniko rapide antaŭenpuŝatas, la fabrikaj industrioj de evoluintaj landoj kaj nove leviĝantaj ekonomioj komencas revarmiĝi, la disvolviĝo de mina industrio vizaĝas al defio sed ankaŭ ŝanco."

Antaŭ kelkaj jaroj, la prezo de la tutmondaj mineralaj riĉaĵoj estis alta, minejoj fariĝis investa fokuso, multaj ĉinaj entreprenoj partoprenis en la investado kaj iris eksterlanden por investi minaĵojn. Eĉ en la komencaj tri trimestroj de la kuranta jaro, kiam la investo vizaĝis al malmultiĝo, pli ol 100 ĉinaj entreprenoj faris eksterlandan investon. Chang Xingguo, respondeculo de la programo pri minaĵo kaj mina financo de la ĉina Federacio de Mina Industrio, diris,

"Ĝenerale, la investo en la antaŭaj tri trimestroj malgrandmezure defalis. Sume 100 entreprenoj faris investon kun totala kontraktita sumo de 3 miliardoj da usonaj dolaroj. "

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto