Vizitu Forumon

La plej alta homo en la mondo trovis sian amon

(GMT+08:00) 2013-11-04 09:55:30     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 27a de oktobro, turko nomata Sultan Kosen, "la plej alta homo en la mondo" en la Guinness-Libro de Mondaj Rekordoj, trovis sian amon, kaj la 27an laŭ la loka tempo feliĉe geedziĝis li kaj lia amatino, Mere Dibo, kiu malaltas pli ol li je 80 centimetroj.

La turka terkulturisto Kosen altas 2,51 m, kaj la edzino Dibo 1,72 m. Jam delonge Kosen serĉis tian virinon, kia volonte kunestos kun li en la restaj tagoj. Kiam li preparis forlasi la esperon, li renkontis Dibon. Tridek-jara Kosen diktis: "Nun mi havas mian familion kaj privatan vivon. Kiel malbone, ke mi ne povis trovi knabinon, kies alto konvenas al la mia. Sed mi kredas, ke la novedzino, kvankam alta nur je 1,72 m., estas tamen bonvola al mi."

Laŭ la raporto, ankaŭ la longoj de la brakoj kaj kruroj de Kosen estas enskribitaj en la Guinness-Libro de Mondaj Rekordoj. Liaj nuptaj vestoj kaj ŝuoj, aparte grandaj, estis menditaj. Profite de sia speciala identeco, li invitis amason da registaraj oficistoj al la geedziĝa ceremonio, kiu okazis en la urbo Mardin, suda Turkio. Kosen diris, ke nun lia plej granda espero estas havigi al si sufiĉe grandan aŭton, per kiu li povus akompani la novedzinon al vojaĝo.

Kosen estas, en la mondo, unu el la dek plej altaj homoj, kies alto superas 2,44 m.. En aŭgusto 2009 li estis konfirmite la plej alta homo en la mondo. Kosen suferas de "pituitaria gigantismo", tre malofte videbla malsano. En lia korpo konstante estiĝas kreska hormono. Lian malsanon eble rezultigis pituitaria tumoro. Kuracisto opinias, ke nun Kosen jam ĉesis kreski.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto