Vizitu Forumon

Ĉinio reĝustigos industrian strukturon por altigi mediprotektan nivelon

(GMT+08:00) 2013-11-05 16:31:50     Redaktoro:Li Lu

En la pasintaj jaroj, serioziĝis la superfluo en kelkaj tradiciaj fabrikadaj kampoj tagon post tago, precipe en la kampoj pri fer-ŝtalo, cemento, elektroliza aluminio kaj aliaj altaj energi-konsumaj kaj karbon-ellasaj industrioj. Pri tio, en la pasintaj kelkaj tagoj, Ĉinio publikigis la gvidlibron de la ĉina Ŝtata Konsilantaro por solvi superfluan produktkapablon, por altigi mediprotektan nivelon kaj solvi la superfluan produktkapablon. La 4an de novembro, ĵurnalisto informiĝis el la telefona kaj televida kunveno de la ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado kaj la Ministerio de Industrio kaj Informa Tekniko, ke Ĉinio reĝustigos industrian strukturon, altigos mediprotektan nivelon kaj solvos superfluan produktkapablon.

La gvidlibro elmetis reformi la superfluan produktkapablon de la kampoj pri fer- ŝtalo, cemento, elektroliza aluminio, plata vitro kaj ŝipoj. Laŭ la statistiko donita de la ĉina Ŝtata Buroo pri Statistiko, en la jarfino de 2012, la utiligaj procentoj de produktkapabloj de fer -ŝtalo, cemento, elektroliza aluminio kaj plata vitro respektive estis 72%, 73,7%, 71,9%, 73,1%, evidente malaltaj ol la internacia ĝenerala nivelo. Hu Zucai, vicestro de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, esprimis, ke la lokaj registaroj estas ĉefaj korpoj por redukti postiĝintajn produktkapablojn, ili devas rapide ellabori efektivigajn planojn.

Samtempe, la gvidlibro proponas, ke oni strikte kontrolu la teran provizon kaj ne liveri teron al entreprenoj de superfluaj produktkapabloj.

La industristruktura reĝustigo kaj la altiĝo de mediprotekta nivelo estas la kerno por solvi superfluan produktkapablon. Hu Zucai montris, ke ni devas intense kombini la solvon de superflua produktkapablo kaj reĝustigon de industria strukturo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto