Vizitu Forumon

La du ĝeneva intertraktado estis prokrastita

(GMT+08:00) 2013-11-06 19:27:40     Redaktoro:Li Lu

La 5an de novembro en Ĝenevo, Lakhdar Brahimi, komuna speciala delegito de UN kaj Ligo de Arabaj Landoj pri la siria problemo, esprimis, ke la dato de la du ĝeneva konferenco pri siria problemo ankoraŭ ne estis difinita, li esperis, ke la konferenco povos okazi en jarfino de ĉijaro. Jen estas detala raporto.

Por prepari la duafojan ĝenevan konferencon, Brahimi jam multfoje faris intervidiĝojn kun reprezentantoj de Usono kaj Rusio, en la 5a de novembro en ĝeneva Palaco de Nacioj la interparolo estis plivastigitaj. Brahimi unue interparolis kun du rusaj vicministroj pri eksteraj aferoj Mikhail Bogdanov kaj Gennady Gatilov kaj usona ŝtata vicsekretario Wendy Sherman. Poste, li faris interparolojn kun reprezentantoj de la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN, Jordanio, Irako, Libano kaj Turkio kaj aliaj najbarlandoj de Sirio.

Post kvar interparoloj de tiu tago, Brahimi diris al mediatoj, ke la ĝeneva konferenco estos prokrastita.

"Ni esperis deklari la daton de la konferenco, sed bedaŭrinde, ni ne povas. Ni senĉese penas por antaŭenpuŝi la okazon de ĝeneva konferenco en jarfino ĉijare."

Nun, la partopreno de siria opozicia frakcio estas grava elemento, kiu influas okazon de la konferenco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto