Vizitu Forumon

Fremdlandaj talentuloj vidas bonan perspektivon pri Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-11-07 17:14:20     Redaktoro:Pluveta

Eric kaj He Matai estas specialistoj venintaj el Usono. Sekve de reformado kaj malfermo de Ĉinio pli multaj fremdlandaj talentuloj venis al Ĉinio. Tamen la problemoj pri vizo kaj verda karto baris la interfluon de altrangaj talentuloj. En la 12a Internacia Kunveno pri Talentula Interfluo okazinta en Ĉinio, koncernaj specialistoj alvokis, ke la ĉina registaro plifrue ellaboru planon pri talentuloj kaj pli flekseblajn politikojn pri fremdlandaj specialistoj. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

Eric estas usona specialisto je la fako de stomatologio. En la 12a Internacia Kunveno pri Talentula Interfluo okazinta en ĉina urbo Shenzhen, li menciis la kialon pri veno al Ĉinio. Li diris, ke la stomatologio de Ĉinio troviĝas en komenca periodo. Li esperas pli bone servi al ĉinoj.

Same kiel Eric ankaŭ He Matai, usona profesoro pri homaj sciencoj, havas tian opinion. Profesoro He estas ĉina elmigrinto. En 1985 li iris al Usono por doktoreco. De la lastaj jaroj li ĉiam sin dediĉas al la sciencaj interfluoj inter Ĉinio kaj Usono kaj esperas alporti novajn konceptojn de okcidentaj landoj pri eduko kaj scienco al Ĉinio.

He Matai esperas, ke Ĉinio plivaste malfermu la sciencan kaj esploran kampon por la interŝanĝo de sciencistoj kaj esploristoj ĉinaj kaj fremdlandaj.

De la lastaj jaroj pli multaj fremdlandaj talentuloj elektas Ĉinion. Tamen kompare kun la totala nombro de ĉinoj la nombro de tiuj talentuloj estas malgranda. Ĉinio bezonas pli multajn talentulojn. Wang Huiyao, direktoro de Esplora Centro pri Ĉinio kaj Tutmondiĝo, opiniis, ke la ĉina registaro devas plifrue ellabori la planon pri talentuloj por absorbi plimultajn fremdlandajn specialistojn.

Wang Huiyao proponis ankaŭ, ke por fortigi konkurecforton de internaciaj telentuloj kaj eviti foriron de telentuloj la ĉina registaro devas pluapaŝe fari edukan reformadon kaj doni laborpostenojn al plimultaj ĉinaj studentoj revenintaj el fremdaj landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto