Vizitu Forumon

Multaj altsciencteknikaj talentuloj revenis al Ĉinio por krei karieron

(GMT+08:00) 2013-11-08 16:26:35     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe fermiĝis la 12a Internacia Konferenco pri Talentula Interŝanĝo, kiu estis organizita de ĉina Buroo pri Fremdlandaj Specialistoj kaj la magistrato de ĉina urbo Shenzhen. En la intervjuo raportisto rimarkis, ke pli multaj altsciencteknikaj talentuloj revenintaj el fremdaj landoj kreis karieron en la kampo de aplikataj sciencoj. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

La Disvolva Raporto de Ĉinaj Talentuloj Revenintaj el Fremdaj Landoj montras, ke nun 86% de la ĉinaj talentuloj revenintaj el fremdaj landoj povas trovi laborpostenon en duonjaro. Ili laboras ĉefe en Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj aliaj evoluintaj urboj. Pekino posedas 41,6% de tiuj talentuloj.

Krom kreo de kariero ankaŭ multaj studentoj revenintaj el fremdaj landoj fariĝis instruistoj en universitatoj. Ili kaj faras instruadon kaj gvidas siajn studentojn porti la sciencan teorion al aplikata merkato. Gu Hongwei estas studdirektoro de doktoroj en iu universitato en ĉina urbo Suzhou. Li diris al raportisto, ke subteno kaj helpo al kreo de kariero estas bona maniero por altiri internaciajn talentulojn. Por akceli aplikadon kaj kreadon de sciencaj fruktoj la ĉina registaro fortigis subtenan forton al la talentuloj revenintaj el fremdaj landoj.

Por helpi tiujn junajn talentulojn ĉina Buroo pri Fremdlandaj Specialistoj invitis multajn fremdlandajn specialistojn. Tiuj specialistoj helpas al la talentuloj solvi la problemojn en kreado de kariero.

Tu Dazhao, delegito de nederlanda organizo de altrangaj specialistoj en Ĉinio, diris al raportisto, ke en la lastaj 5 jaroj multaj nederlandaj emeritaj specialistoj venis al Ĉinio kaj liveris teknikan subtenon al ĉinaj studentoj. Tio akiris evidentan efikon.

Laŭinforme la ĉina registaro reduktis kelkajn impostojn por tiuj karierokreantoj kaj donis financan subvencion por subteni kreadon kaj esploradon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto