Vizitu Forumon

Naskas Adoleskantinoj

(GMT+08:00) 2013-11-11 15:23:25     Redaktoro:Xiong Linping

Jen la raporto de la japana ĵurnalo Asahi Shimbun en la 30a de oktobro: "Blanka Libro pri Monda Populacio en 2013" estas tiutage publikigita de la Populacia Fondaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kun la temo "Gravediĝo en Adoleskanteco". Laŭ la raporto, en la evoluantaj landoj ĉiujare gravediĝas kaj naskas 2 milionoj da adoleskantinoj malpli ol 15 jarojn aĝaj.

La fondaĵo faris analizon kaj opinias, ke la kaŭzo ne venas de la ago de adoleskantinoj, ĉar ordinare ili ne havas okazon fari liberan elekton.

En la libro 17-jara knabino el Ĉadio de Afriko diras, ke kiam ŝi estis 14-jara, oni ŝin edzinigis al viro trioble pli aĝa ol ŝi; kaj post dek monatoj ŝi patriniĝis.

Laŭkalkule, en la evoluantaj landoj ĉiujare naskas 7,3 milionoj da adoleskantinoj malpli-ol-18-jaraj, kaj el ili 2 milionoj aĝas malpli ol 15 jarojn. En tiuj landoj unu el ĉiuj tri adoleskantinoj edziniĝas antaŭ la aĝo de 18 jaroj, kaj ĉiu naŭa knabino iĝas edzino antaŭ ol ŝi estas 15-jara. La raporto montras, ke malriĉeco estas la prakaŭzo, kiu kreas tian situacion.

Ke knabino gravediĝas en adoleskanteco, tio portas al ŝi negativan influon en la sano kaj menso. En la evolulandoj 70 mil knabinoj ĉiujare mortas pro komplikaĵoj de gravediĝo kaj de akuŝo. En la mondo 3,2 milionoj da kazoj de danĝere abortigaj operacioj estas ĉiun jaron faritaj al adoleskantinoj, el kiuj plimultaj devigite elektas foriri de sia lernejo.

Kiel malhelpi gravediĝon en pubereco? La fondaĵo donis tiun ĉi proponon: popularigi edukon kaj seksan scion al knabinoj, kaj prohibi edzinigon de neplenaĝulinoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto