Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2013-11-12 10:55:25     Redaktoro:Ĝoja

La 11an de novembro en la pola ĉefurbo Varsovio, inaŭguriĝis la 19a konferenco de subskribintoj de "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj la konferenco de subskribintoj de "Kiota Protokolo". La konferenco estas transira. La ĉeestantoj faros intertraktadon pri asigno de kapitaloj kaj celo de reduktado de ellasita gaso antaŭ 2020 por atingi novan interkonsenton en 2015. Nun bonvole aŭskultu raporton.

Tiutage en la konferenco partoprenis delegacioj, erudiciuloj, fakuloj, internaciaj kaj neregistaraj organizoj, sume 16 mil personoj. Je la 10a horo Marchin Korolec, prezidanto de la konferenco kaj pola ministro pri medio, ricevis prezidantan martelon el Abdullah Al-Attiyah, kataria ministro pri petrolo, kaj oficiale deklaris inaŭguron de la 12taga konferenco. Marchin Korolec diris, ke klimata ŝanĝiĝo estas la monda defio kaj diversaj landoj devas fortigi unuiĝon por kune trakti ĝin, la konferenco en Varsovio estas la startpunkto de atingo de interkonsento pri reduktado de ellasita gaso post 2020, tial la ĉeestantoj devas strebi al komuna kono. Li diris:

"La graveco de la varsovia konferenco estas, ke ni devas fari intertraktadon pri nova interkonsento de reduktado de ellasita gaso. En la konferenco en 2011, ni ellaboris la procezon de la intertraktado. En Varsovio ni intertraktos pri baza framo kaj enhavo de la nova interkonsento kaj finos la intertraktadon en 2015, tiam ni subskribos novan interkonsenton."

Su Wei, vicestro de la ĉina delegacio kaj estro de departemento kontraŭ klimata ŝanĝiĝo sub la ĉina Disvolva kaj Reformada Komisiono, montris la pozitivan sintenon de la ĉina registaro, nome Ĉinio portos endan devon en praktikado. Li diris:

"Ĉinio ĉiam alprenis ege seriozan sintenon pri klimata ŝanĝiĝo, kaj opinias, ke la klimata ŝanĝiĝo alportis seriozan nefavoran influon al produktado kaj la vivo de la homaro. Laŭ ĉinaj politikoj, ni ŝanĝas ekonomi-kreskan manieron kaj reguligas ekonomian strukturon por realigi la celon pri regado de ellasita forceja gaso, cetere alprenas pozitivajn politikojn kaj metodojn por kutimi al nefavora influo el la adaptiĝi ŝanĝiĝo."

La klimata ŝanĝiĝo estas la komuna defio antaŭ la homaro. Christiana Figueres, plenuma sekretario de sekretariejo de "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo", alvokis, ke la monda popolo kune protektu la Teron.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto