Vizitu Forumon

Ĉinio instalos novajn departemantojn por profundigi reformadon

(GMT+08:00) 2013-11-13 10:36:39     Redaktoro:Ĝoja

La 12an de novembro en Pekino fermiĝis la 3a plena sesio de la 18a Centra Komitato de KPĈ. Kiam la ĉina reformado eniris en profundakvan regionon, la nova estraro de KPĈ decidis establi ŝtatan sekurigan komitaton kaj gvidan teamon de la Centra Komitato pri reformado. Intervjuate, erudiciuloj kaj observantoj de transmaraj amaskomunikiloj opiniis, ke la ago superas antaŭvidon kaj estas brila punkto de la sesio. La ŝtata sekuriga komitato ĉefe celas bonan sekuran medion por profundigi la reformadon kaj garantii la kvalitan ŝanĝon de riĉeco al potenco. Kaj la gvida teamo de la Centra Komitato pri reformado celas praktike stimuli novajn politikojn de reformado en Ĉinio. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Laŭ komentariisto de la sesio, instalo de ŝtata sekuriga komitato celas perfektigi sekurigajn sistemon kaj strategion por garantii la ŝtatan sekurecon. Komentanto de singapura ĵurnalo "Lianhe Zaobao" Yu Haisheng diris:

"En Usono kaj Rusio troviĝas similaj sekurigaj komitatoj, ili ligas diferencajn fakojn, ofte faras esploron, juĝon kaj poste decidon, kaj kun pli klara celo traktas subitajn eventojn aŭ ĉiutagajn aferojn, kiuj minacas la ŝtatan sekurecon. Nuntempe necesas ŝtata sekuriga komitato de Ĉinio por trankti internacian kaj enlandan situacion. La ŝtata sekureco kaj socia stabileco estas la baza kondiĉo por evoluado. Tial nun estas necese establi tiun ĉi komitaton."

Ĉina reformado alfrontas serion da malfaciloj el obstakloj de mekanismoj kaj sistemoj. Antaŭe Ĉina Disvolva kaj Reformada Komitato portas la taskon de aranĝo de diversaj flankoj. Laŭ Chi Fulin, estro de hainan-a instituto pri reformado kaj disvolvado, establo de la gvida teamo celas profundigi "pintan desegnon" de la reformado. Li diris:

"En la lastaj jaroj multaj personoj, inkluzive de mi, alvokis establi altrangan kunaranĝan fakon pri reformado. Mi ege ĝojas vidi la decidon pri establo de la gvida teamo, kiu respondecas pri ĝenerala plano de reformado, kunaranĝado, ĝenerala progresigado kaj antaŭen puŝado de plenumado de reformado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto