Vizitu Forumon

Flirtigi la flagon de reformado super la vojo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-11-13 15:39:24     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde, la 12an de novembro la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio aprobis la decidon pri "ĉefaj demandoj koncernaj al ampleksa profundigo de la reformado" en la fermo de sia kvar-taga sesio. Merkrede la Popola Ĵurnalo aperigis la ĉefartikolon sub la titolo "flirtigi la flagon de reformado super la vojo de Ĉinio". La ĉefartikolo opinias, ke de 1978 ĉiu tria plena sesio de la Centra Komitato de KPĈ estas historia signallumo de la reformado. Ĉi-foja sesio estas grava kunveno en ŝlosila momento de la reformado kaj pordomalfermo. La decido pri ĉefaj demandoj koncernaj al ampleksa profundigo de la reformado analizis gravajn teoriajn kaj praktikajn demandojn alfrontatajn de Ĉinio dum la reformado kaj evoluigo, eksplikis gravan signifon kaj direkton de la plua reformado, prezentis gvidan ideologion, taskojn kaj gravajn principojn, bildigis novajn planon, aspiron kaj celon, kaj faris racian aranĝon pri strategiaj gravaj punktoj. La ĝenerala celo de la aprobita reformado estas plibonigi kaj disvolvi socialismon kun ĉinaj trajtoj kaj antaŭenpuŝi modernigon de la regada sistemo kaj kapablo.

Komunikaĵo de la sesio diras, ke Ĉinio devas konstrui sur la ĉefa realaĵo, kiu restas en la primara stadio de socialismo kaj longe restos plu dum la strebado por ampleksa kaj profunda reformado. Ĉinio devas persisti en la strategia juĝo, ke disvolvado restas ŝlosila por solvi ĉiujn problemojn en Ĉinio.

Estas tre grave persisti en la gvidado de KPĈ, diris la komunikaĵo de la sesio. Ekonomia reformado estas ŝlosilo, kaj la kerna solvo estas la konvena rilato inter la registaro kaj la merkato, lasante la merkaton ludi la decidan rolon en la distribuado de resursoj kaj la registaron ludi pli bonan rolon.

Decidaj rezultoj devas esti atingitaj en ŝlosilaj sektoroj, kaj bone disvolvita, scienca, procezo-bazita kaj efika kadro devas esti formita en 2020 por certigi, ke institucioj en ĉiuj sektoroj estu pli maturaj.

Ĉinio persistos en la superrega rolo de publika posedanteco por ke ĝi ludu la ĉefan rolon de la nacia ekonomio, kaj samtempe kuraĝigos, subtenos kaj gvidos la ne-publikan sektoron fortigi sian vivecon kaj kreivon.

Unueca kaj aperta merkatsistemo kun orda konkurenco estos konstruita tiel, ke la merkato ludu "decidan" rolon en la distribuado de resursoj.

Pli grave estos perfektigi demokratan sistemon kaj riĉigi demokratajn formojn por montri la avantaĝojn de la ĉina socialisma politiksistemo.

Ĉinio profundigos la reformadon de juĝa sistemo kaj akcelos konstruadon de socialisma juĝa sistemo, kiu prezentas justecon, altan efikecon kaj aŭtoritaton, por defendi la rajtojn kaj interesojn de la popolo.

La lando starigos ŝtatan sekurecan komitaton, plibonigante sistemojn kaj strategiojn por certigi nacian sekurecon, laŭ la komunikaĵo, kiu alvokas novigon de sistemoj por efike preventi kaj fini sociajn disputojn kaj plibonigi la publikan sekurecon.

La komunikaĵo ankaŭ alvokas starigon de ampleksa sistemo por ekologia progreso, kiu protektas la medion.

KPĈ starigos centran gvidteamon por "ĉiuflanke profundigi reformadon". Ĝi responsos dezajni reformadon, aranĝi kaj kunordigi reformadon, antaŭenigi reformadon kaj kontroli efektivigon de la planoj.

La ĉefartikolo de la Popola Ĵurnalo rimarkigis, ke la reformado de ekonomia sistemo estas ŝlosilo de ĉiuflanka profundigo de la reformado, kaj la kerno estas bone trakti la rilaton inter la registaro kaj merkato, por ke la merkato ludu decidan rolon kaj la registaro pli bone ludu sian rolon. Tio estas la grava teoria vidpunkto prezentita de la 18a Centra Komitato de KPĈ en la sesio. La klara pensfadeno elvolvi la trejnan rolon de la reformado de ekonomia sistemo, akceli adaptiĝon de produktaj rilatoj al produktaj fortoj kaj tiun de superstrukturo al ekonomia bazo kaj puŝi kontinuan kaj sanan disvolviĝon de la ekonomio kaj socio reflektas la plej gravan realaĵon, ke Ĉinio longe restos en la primara stadio de socialismo, kaj konformas al la grava strategia juĝo, ke evoluigo ankoraŭ estas ŝlosilo solvi ĉiujn demandojn de Ĉinio.

La ĉefartikolo asertis, ke kiam Ĉinio atingos celojn de la decido de la 18a Centra Komitato de KPĈ, konstruiĝos modere prospera socio. Tiam al Ĉinio okazos nova historia ŝanĝiĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto