Vizitu Forumon

KPĈ faris sciencan aranĝon pri antikorupta sistemo

(GMT+08:00) 2013-11-14 09:53:21     Redaktoro:Lina

La 12an de novembro en Pekino, profesoro Xu Yaotong de Ĉina Nacia Lernejo de Administrado, diris, ke la 3a Plena Sesio de la 18a Konstanta Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio faris sciencan aranĝon pri la antikorupta sistemo, kaj pro tio la ŝtata regado iĝos pli scienca, demokrata kaj travidebla en la estonteco.

Tiutage en Pekino fermiĝis la tria plena sesio. La sesio pasigis post ekzameno "decidon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri ĉefaj demandoj koncernaj al ampleksa profundigo de la reformado". La publiko vaste opinias la sesion grava en la nova stadio de reformado kaj pordmalfermo. Akceptante intervjuon de raportistoj, profesoro Xu Yaotong montris, ke al reformado de la politika sistemo plej gravas reguligado de funkciado de la potenco.

Li montris ankaŭ, ke korupto estas gravega problemo kaj malamiko de la partio kaj de la ŝtato, kaj ke la sesio multe akcentas batali kontraŭ korupto per sistemo. La tradicia batalo kontraŭ korupto estas neregula kaj iom malfacile daŭripova. Kontraste, la antikorupta sistemo estas ege scienca.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto