Vizitu Forumon

Merkato estas la plej brila punkto de la 3a plena sesio de la Centra Komitato de KPĈ

(GMT+08:00) 2013-11-14 11:33:00     Redaktoro:Ĝoja

Posttagmeze de la 12a de novembro fermiĝis la 3a plena sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La 4-taga sesio aŭskultis kaj pridiskutis la labor-raporton faritan de Xi Jinping kaj komisiitan de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ. La sesio ekzamenis kaj aprobis la komunikaĵon titolitan "Decidon de la Centra Komitato de KPĈ pri Kelkaj Gravaj Problemoj por Plenampleksa Profundigo de Reformado".

La komunikaĵo programe planas la ĉinajn reformadon, malfermon kaj disvolvadon en la estontaj 10 jaroj kaj emfazas, ke la reformado de ekonomia sistemo estas la gravita punkto de ĉiuflanka profundigo de la reformado. Wang Guogang, estro de financa instituto sub la ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke emfazi merkatan decidan rolon en aranĝado de resursoj estas la plej brila punkto kaj progreso de ĉi-foja reformado en la ekonomia kampo.

La komunikaĵo montras, ke la kerna problemo de reformado pri ekonomia sistemo estas bona traktado de la rilatoj inter la registaro kaj la merkato por ludi la decidan rolon de la merkato kaj pli bone ludi la registaran rolon en aranĝado de resursoj. Wang Guogang diris, ke el tio Ĉinio aparte emfazos la decidan rolon de la merkato en la estonta reformado, sufiĉe ludos la rolon de la merkato en formo de prezaro, kaj la registaro devas ne fari aĵojn ende faritajn de la merkato, kaj la merkato devas ne plenumi administradon, kiun la registaro devas fari.

La komunikaĵo montras ankaŭ, ke Ĉinio fortigos kombinon de pinta desegno kaj pruvado, ĝenerala progresigo kaj disvolvado en ĉefaj kampoj akcelos unu al la alia. Oni vaste kolektos komunajn konojn kaj formos kunforton de la reformado. Pri tio, Wang Guogang opiniis, ke estas bone, ke iuj kampoj estu breĉoj en la ŝtata ĝenerala sistemo, sed ne daŭros la reformado de ekonomia sistemo, se ne progresas la reformado de aliaj sistemoj socia, kultura, politika kaj ekologia. Li diris, ke sekve de evoluado de la ĉina ekonomio kaj socio, oni devas fari reformadon de politiko, socia administrado kaj ekologio kaj ĉiuflanke kunaranĝi la reformadojn laŭ pli alta rango. Tial nun la ĉiuflankeco de la reformado estas pli grava ol antaŭe.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto