Vizitu Forumon

"Decidiga" rolo de merkato ne signifas ĉiopovecon de merkato

(GMT+08:00) 2013-11-14 14:36:31     Redaktoro:Xiong Shan
La 12an de novembro en Pekino Hu Angang, estro de la esplorinstitucio de Tsinghua Universitato pri nacia situacio, diris al mediato, ke emfazi la "decidigan" rolon de la merkato ne signifas, ke la merkato estas ĉiopova.

Posttagmeze de la 12a de novembro en Pekino fermiĝis la 3a Plena Sesio de la 18a Konstanta Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La komunikaĵo akceptita en la plena sesio montris, ke reformado de ekonomio estas grava por la plenampleksa profundigo de la reformado. Estas grave bone trakti la rilatojn inter la registaro kaj la merkato por ke la merkato ludu decidigan rolon en distribuado de resursoj kaj la registaro pli bone ludu sian rolon. Estis la unua fojo, ke la ĉina registaro oficiale menciis "decidigan" rolon de merkato.

Hu montris, ke la periodo de 20 jaroj, en kiu la ĉina merkateknomio disvolviĝis, estas nomata "epoko de sistem-novigo", kaj dume Ĉinio starigis merkatekonomian sistemon de la socialismo. Ĝis nun en Ĉinio 95% da varoj kaj servoj estas deciditaj de la rilatoj inter proponado kaj postulado. Ekzemple, la 11a de novembro, la nomata Unuopula Tago fariĝis la plej granda "retaĉeta festo" de la tuta mondo. Tio estas tre tipa ekzemplo. La registaro ne intervenis en la prezojn de varoj. La prezoj, la aĉetado kaj vendado estis deciditaj de vendistoj kaj konsumantoj mem. La dicidiga rolo de la merkato antaŭenpuŝos starigon de la pli granda kaj unueca merkato.

Hu Angang diris ankaŭ, ke la decido, farita en la 3a Plena Sesio de la 18a Konstanta Komitato de KPĈ, pri ĉefaj demandoj koncernaj al ampleksa profundigo de la reformado, ne nur menciis "la nevideblan manon" de la merkato, sed ankaŭ montris "la videblan manon" de scienca makroreguligo kaj efika regado de la registaro, por ke "la vedebla mano" servu al la publiko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto