Vizitu Forumon

La sistemo pri ŝtata regado ampleksas multajn kampojn

(GMT+08:00) 2013-11-14 11:10:09     Redaktoro:Xiao Henggang

Post publikigo de komunikaĵo de la 3a plena sesio de la 18a Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio, la 12an de novembro Wang Yuanhong, specialisto pri makroekonomio de la Ŝtata Informa Centro diris, ke la sistemo pri ŝtata regado ampleksas ekonomion, politikon, socion kaj aliajn kampojn.

Wang diris, ke ekz. en ekonomia kampo formiĝos la kompleta sistemo de la fiska sistemo, financa reĝimo, mona reĝimo kaj sociogarantia reĝimo kaj aliaj. La reformado en tiaj kampoj povas ne nur forigi malfavorajn faktorojn el la nuna sistemo, sed ankaŭ meti bonan bazon por altigi ŝtatan regan kapablon.

Pri la reguligo en sekvaj tagoj li montris, ke daŭre de transigo de la aproba potenco, la registaro konfirme definis, ke ia ajn kampo ne malpermesita de la registaro malfermiĝas al popola kapitalo. Tio estas granda ŝanĝiĝo de rega koncepto kompare kun la antaŭa esprimo. Ĉinio jam en komerco fundamente plenumis reformadon, tamen la reformado de produktaj faktoroj, inkluzive de interezo, kurzo, kapitala merkado kaj aliaj kampoj ankoraŭ estas postiĝinta, kaj tio fariĝos ŝlosila kampo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto