Vizitu Forumon

Fakuloj laŭdis Ĉinion pro ĝia klopodado por trakti klimatan ŝanĝiĝon

(GMT+08:00) 2013-11-15 11:03:36     Redaktoro:esperanto

La 14an de novembro en Varsovio oficiale inaŭguriĝis serio da flank-kunvenoj en "ĉina angulo" kadre de la konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo. En la formoj de forumo, gazetara konferenco, simpozio kaj ekspozicio, oni montros ĉi-flankajn politikojn, rimedojn, procezon kaj atingojn de Ĉinio. Tiutage, estis altiritaj al la kunvenoj multaj partoprenantoj. Ili laŭdis Ĉinion pro ĝia klopodado en malkarbona industrio, monkolekto por klimato, ago de entreprenoj kaj energiŝparado ĉe ordinaraj personoj. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Laŭ plano, la "ĉina angulo" amplekos 17 aktivadojn. La unua estas forumo pri "proprieto kaj normigo de forstokultura karbona sinko". La forumon prezidis profesoro Li Nuyun, ĝenerala sekretario de ĉina fonduso de versda karbona sinko. Li diris, ke Ĉinio estas la lando, en kiu areo de forstumo estas la plej granda en la mondo, ankaŭ la kresko de arbara areo plej rapida. Ĉinio faris grandan kontribuon en la traktado de la klimata ŝanĝiĝo. Li diris:

"Nun Ĉinio komencis pruvadon de karbona komerco en 7 provincoj kaj municipoj. Se bone funkcios la karbona komerco, ne nur karbona dioksido estos reduktita, sed ankaŭ pliiĝos enspezo de kamparanoj; la varieco de kreskaĵoj estos protektata kaj la medio pliboniĝos. Tial, karbona sinko ludos gravan rolon por mildigi la klimatan ŝanĝiĝon."

Cetere, kulturado kaj altigado de la koncepto pri mediprotektado estas la grava ĉeno kontraŭ klimata ŝanĝiĝo. Dependa mezlernejo de pekina dua fremdlanda universitato instalis kurson ĉi-flanke, kaj ofte invitas fakulojn fari prelegojn. Estro de la mezlernejo Fu Xiaojie diris:

"Lernantoj zorgas pri sia estonteco, pensas pri la estonta medio. Tio estas bona ŝanco por instrui ilin, ĉar kiam ili volas scii la solvon, tiam ili havas la koncepton pri lernado kaj esplorado. Se ili konas la danĝeron de la klimata ŝanĝiĝo, ili lernos kaj atentos tiu ĉi flankon."

Ĉinio rigardas energiŝparadon kaj reduktadon de ellasitaj forcejaj gasoj unu el ĉefaj celoj de disvolvo de la ŝtata ekonomio kaj socio, kaj agas vigle ĉi-rilate.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto