Vizitu Forumon

Furioza Telebutikumado en "Duobla Dekunuo"

(GMT+08:00) 2013-11-18 17:09:45     Redaktoro:Xiong Linping

Raportis la usona ĵurnalo New York Times en la 11a de novembro, ke grandan entuziasmon pri aĉeto, ĉe ĉinaj retanoj, vekis la impetvendado de la ĉina retbutiko Taobao; la 11a de novembro estas "festo de fraŭloj" (oni ĝin nomas ankaŭ "duobla dekunuo") en Ĉinio, kaj Taobao en 2009 destinis ĝin por "tago de telebutikumado", en kiu oni povas ricevi grandan rabaton, foje eĉ 90% da rabato, dum retbutika aĉeto. La 11an de novembro 2013 la negoca sumo, laŭ la montro de la retkaso Alipay en Taobao, definitive fiksiĝis je 5,75 miliardoj da usonaj dolaroj. La ĵurnalo asertis, ke la ĉina telebutikumado en la duobla dekunuo jam iĝis la plej grandskala aktivado en elektronika komerco tra la mondo.

La raporto priskribas, ke kvin jarojn antaŭe ĉinaj fraŭloj en tiu ĉi tago, nome en la festo de fraŭloj, kutime drinkis por festi sian fraŭlan solecon; sed en la nuna tempo la 11a de novembro jam fariĝis la tago de telebutikumado ne oficiala, kaj la entuziasmo pri aĉeto pli kaj pli fortiĝas. La usona amaskomunikilo vekrias, ke la unutaga vendkvanto de unu retbutiko en Ĉinio pli grandas ol tiu de du retbutikoj en Usono.

Ĉi-jare, ĉe la retkaso Alipay de la retbutiko Taobao la totala sumo de unutagaj negocoj en la duobla dekunuo atingis 35 miliardojn da juanoj, t.e. 2,5-oble pli ol tiu en la usona Cyber Monday.

La furioza telebutikumado en la duobla dekunuo montras, ke la konsuma metodo de ĉinoj nun transiras de tradicia aĉeto al la surreta. En la 11a de novembro la Grupo Alibaba proklamis, ke en ĝiaj retbutikoj la tiutagaj vizitantoj nombriĝas je 402 milionoj, t.e. preskaŭ je triono de la tutaj loĝantoj en Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto