Vizitu Forumon

Ĉilio praktikis nedevigan voĉdonadon en prezidenta elektado

(GMT+08:00) 2013-11-18 16:23:54     Redaktoro:Pluveta

La 17a de novembro laŭ la loka tempo estis voĉdona tago de la prezidenta elektado de Ĉilio. Laŭ plej novaj analizo kaj opiniosondo, la ĉiliaj popolanoj havas sian inklinon al ĉilia eksa prezidento Michelle Bachelet. Tamen ĝis nun oni ankoraŭ ne scias la finan rezulton. Bonvole aŭskultu la detalan raporton.

La 17an de novembro laŭ la loka tempo la prezidenta elektado de Ĉilio eniris en balotadan tagon. Pli ol 13 milionoj da voĉdonantoj registritaj povas fari balotadon de la 8a horo ĝis la 18a horo tiutage. En la elektado, estas 9 kandidatoj. Inter ili la ĉilia eksa prezidento Michelle Bachelet kaj la nuna ministro pri laborado Evelyn Matthei estas la plej potencaj.

Bachelet estas la 1-a virina prezidento en la historio de Ĉilio. La konstitucio de Ĉilio difinis, ke oni ne povas servi kiel prezidento en sinsekvaj du servoperiodoj, tial Michelle laboris en virina organizo de UN post sia prezidenta servoperiodo. Kvankam Bachelet estis fora de Ĉilio 3 jarojn, tamen la lokaj popolanoj ankoraŭ memoras ŝin. Ĵurnalisto Omar Mendoza, kiu raportis ĉiliajn prezidentajn elektadojn multfoje, diris, ke Bachelet havas altan prestiĝon inter la ĉilia popolo. En 2008, ŝi prenis serion da rimedoj stimulantaj la ekonomion, tial la financa krizo ne multe influis al la ekonomio de Ĉilio.

Samtempe Bachelet sin dediĉas al solvo de neegaleco en la socio, tial multaj popolanoj subtenas ŝin. Bachelet diris, ke se ŝi venkos en la elektado, ŝi klopodos por ke pli multaj studentoj ĝuu edukadon altkvalitan kaj senpagan. Tiu promeso estas atentata kaj aprobata de la popolanoj.

Ĉar en ĉi-foja elektado nuliĝis la deviga balotado, multaj ĉiliaj popolanoj ne partoprenis en la balotado. Laŭ plej nova opiniosondo, preskaŭ 75% de la balotantoj faris voĉdonadon. 14% de la balotantoj fordonis la rajton. 11% de la balotantoj ankoraŭ ne faris finan decidon. Se la kandidato okupanta la 1-an vicon ne gajnos pli ol duonon da la balotiloj, okazos la 2-a balotado en la 15a de decembro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto