Vizitu Forumon

Ĉinio publikigis Ŝtatan Strategion pri Adaptiĝo al Klimata Ŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2013-11-19 16:15:56     Redaktoro:Pluveta

La 18an de novembro vicdirektoro de ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado Xie Zhenhua, ĉeestanta al konferenco pri klimata ŝanĝiĝo en Varsovio, deklaris, ke oficiale publikiĝis la Ŝtata Strategio pri Adaptiĝo al Klimata Ŝanĝiĝo. La strategio difinis la gvidan penson kaj principon por respondi al klimata ŝanĝiĝo. La internacia komunumo alte taksis la agon de Ĉinio. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

La 18an de novembro la konferenco pri klimata ŝanĝiĝo okazanta en Varsovio eniris en la 2an semajnon. En tiu semajno, okazos altrangaj ministraj interparoloj. Tiutage en altranga simpozio de ĉina angulo pri klimata ŝanĝiĝo, Ĉinio oficiale publikigis la Ŝtatan Strategion pri Adaptiĝo al Klimata Ŝanĝiĝo. Xie Zhenhua diris, ke la strategio estis ellaborita en la pasintaj 2 jaroj post plena takso pri la influo alportita kaj alportota de la klimata ŝanĝiĝo.

Xie Zhenhua diris, ke la strategio klare difinis la gvidan penson kaj principon de la laboro por respondi al klimata ŝanĝiĝo. Ĝi ankaŭ elmetis la celon, ĉefan taskon, regionan strukturon kaj garantian rimedon de la laboro. La strategio havas gravan signifon por antaŭenpuŝi adaptiĝon al klimata ŝanĝiĝo kaj fortigi kapablon por respondi al la problemo.

Pri la politikoj, agadoj kaj la strategio ĵus publikigita de Ĉinio en la kampo de klimata ŝanĝiĝo Rachel Kyte, vicdirektoro de Monda Banko, esprimis bonvenigon. Li diris, ke la Monda Banko sukcese kunlaboris kun Ĉinio por respondi al klimata ŝanĝiĝo. La pozitiveco, vigleco, malfermo kaj sincerecon de Ĉinio glatigis la kunlaborojn inter Ĉinio kaj la Monda Banko.

Itala eksa ministro pri medio Corrado Clini ĉeestis al la publikiga konferenco. Xie Zhenhua laŭdis la kunlaborojn inter Ĉinio kaj Italio en la kampoj de klimata ŝanĝiĝo, energioŝparado kaj mediprotekto. Clini alte taksis la kapablon de la ĉina registaro en traktado de la rilatoj inter ekonomia disvolviĝo kaj mediprotekto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto