Vizitu Forumon

Ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj EU eniris en novan periodon

(GMT+08:00) 2013-11-20 16:37:17     Redaktoro:Pluveta

La ekonomia kaj komerca rilatoj inter Ĉinio kaj EU ĉiam estas la kerna enhavo de la rilatoj inter la du flankoj. EU estis la plej granda komerca partnero de Ĉinio en sinsekvaj 9 jaroj. Rapide kreskis la eksporto de EU al Ĉinio. En la Simpozio de Ĉinio kaj EU pri Tutmonda Valorĉeno, specialistoj diris, ke rapidigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj EU en la kampoj de fabrikado kaj servado utilas al la komuna venko de la du flankoj en tutmonda valorĉeno. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

La tutmonda valorĉeno estas transentreprena surreta organizo. Ĝi tuŝas la tutan fabrikan kaj vendan procezon de la produktaĵo. Ĉinio kaj EU havas intimajn rilatojn en la valorĉeno, precipe en la kunlaboro de dungiĝo. Tio estas tre grava por eŭropaj landoj suferantaj de la ŝulda krizo.

Nun Ĉinio estas la 2a plej granda komerca partnero kaj la eksporta celloko de EU. EU estis plej granda komerca partnero de Ĉinio en sinsekvaj 9 jaroj. Javier Lopez Gonzalez, profesoro de Brita Universitato Sussex, montris, ke nun Ĉinio estas plej granda fontolando de malaltteknikoj kaj aldona valoro por EU. EU estas fontolando de mezteknikoj kaj altteknikoj por Ĉinio. Li montris, ke Ĉinio kaj EU havas grandan reciprokan kompletigecon en fabrikado kaj servado. Fortigo de la kunlaboro kaj labordivido de la du flankoj utilas al komuna venko de Ĉinio kaj EU.

Profesoro Feng Zongxian, direktoro de Esplora Centro pri Disvolviĝo kaj Investado sub Xi'an-a Jiaotong-Universitato, opiniis, ke krom aktiva partoprenado en tutmonda valorĉeno, ĉinaj entreprenoj devas insisti kreadon kaj altigi sian pozicion en la ĉeno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto