Vizitu Forumon

Ĉina helptaĉmento atingis Filipinojn

(GMT+08:00) 2013-11-21 17:17:23     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe tajfuno "Haiyan" trafis mezan parton de Filipinojn kaj kaŭzis grandnombron da morto kaj vundiĝo. La ĉina registaro tre zorgas pri la katastrofo en Filipinoj kaj liveris monon kaj materialojn je 10 milionoj da juanoj. La unua internacia helptaĉmento sendita de Ĉinio atingis Filipinojn vespere de la 20a de novembro kaj jam komencis savadon en la katastrofejo. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

Vespere de la 20a de novembro la unua internacia helptaĉmento sendita de Ĉinio al Filipinoj atingis Manilon. La taĉmento konsistas el 18 homoj, kaj ĝia tasko estas serĉado de perdiĝintoj, kuracado de vunditoj kaj psikologia helpo al la lokanoj. Wang Haijing, vicdirektoro de Ĉina Societo de Ruĝa Kruco, diris al raportisto, ke la societo alte atentas la katastrofan situacion de Filipinoj kaj tuj sendis taĉmenton al la katastrofejo, ricevinte permeson de Filipinoj.

Laŭkonige la helptaĉmento sendita al Filipinoj havas riĉajn spertojn de la batalo kontraŭ la katastrofo. Iuj el ili partoprenis en la savado kontraŭ la tertremoj en Wenchuan kaj Yushu. Iuj partoprenis en la urĝa savado kontraŭ tajfunoj en suda parto de Ĉinio. Ili plifrue iros al la katastrofejo kaj faros 15-tagan savadon.

Lastatempe la forta tajfuno "Haiyan" trafis la mezan parton de Filipinoj kaj kaŭzis seriozan damaĝon. La estro de la taĉmento Sun Shuopeng diris, ke la taĉmento jam pretas por respondi al la komplika situacio de la katastrofejo.

La ĉina registaro alte atentas la situacion de la katastrofo en Filipinoj. Nun Ĉinio jam liveris monon kaj materialojn je 10 milionoj da juanoj. Inter la materialoj estas miloj da tendoj, 10 miloj da litkovriloj. Tiuj materialoj jam estis transportitaj al la katastrofejo.

Laŭ nova informo, tagmeze de la 21a de novembro, la hospitaloŝipo de ĉina mararmeo jam ekiris al Filipinoj portante kuracajn instalaĵojn. Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio sendas ŝipon al la ekstero por humana helpo. La hospitaloŝipo atingos Filipinojn post 3 tagoj. Cetere la 2-a helptaĉmento konsistanta el 10 homoj ekiros al Filipinoj en la 23a de novembro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto