Vizitu Forumon

Ĉinio deklaris difini aerdefendan distingregionon

(GMT+08:00) 2013-11-25 15:08:58     Redaktoro:Li Lu

Matene de la 23a de novembro ĉina registaro deklaris aerdefendan distingregionon. Tio estas la unua aerdefenda distingregiono de Ĉinio. Yang Yujun, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Defendo, diris, ke la decido estas necesa rimedo por efektive fari sindefendon, tamen tio ne estas direktita al iu ajn specifa ŝtato aŭ objektivo kaj ne influas liberan transfluon en koncerna aerspaco. Ankaŭ ĉina milita eksperto montris, ke la difino de la aerdefenda distingregiono celas protekti ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon. Jen estas detala raporto:

Ĉina milita eksperto Meng Xiangqing prezentis,

"La aerdefenda distingregiono ne estas koncepto pri teritoria ĉielo. Ĝi tuŝas antaŭavertan kampon ekster la teritoria ĉielo. Do la baza principo de la aerdefenda distingregiono estas defendo kaj distingo kaj antaŭzorgi senintencan eniron aŭ entrudiĝon de fremdlandaj flugaparatoj en la teritorian ĉielon de Ĉinio. Se iu fremdlanda flugaparato intencas entrudiĝi en vian teritorian ĉielon, kaj kiam vi trovas ĝin, via ekflugo jam estas tro malfrua. Por garantii la sekurecon de teritoria ĉielo, la difino de la aerdefenda distingregiono povas helpi vin distingi, observi kaj regi la aviadilon, kiu intencas eniri en vian teritorian ĉielon."

Fakte, la difino de la aerdefenda distingregiono estas ĝenerala praktiko de la internacia komunumo. De la 50aj jaroj de la 19-a jarcento, pli ol 20 landoj, inkluzive de Usono, Kanado kaj Japanio difinis aerdefendan distingregionon.

Yang Yujun, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Defendo, diris,

"Ĉina registaro difinis la aerdefendan distingregionon laŭ la ĝenerala praktiko de la internacia komunumo. La ago estas necesa rimedo por efektive fari sindefendon, tamen ne estas direktita al iu ajn specifa ŝtato aŭ objektivo nek influas liberan transflugon en koncerna aerspaco."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto