Vizitu Forumon

Divorcis Rupert Murdoch kaj Wendi Deng

(GMT+08:00) 2013-11-25 13:50:58     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 20a de novembro, la magnato de amaskomunikiloj, Rupert Murdoch, kaj lia edzino Wendi Deng en nur ses minutoj plenumis "amikecan" intertraktadon pri divorco, kaj finis sian 14-jaran geedzecon. Wendi posedos la loĝejon en Nov-Jorko, dum Murdoch la vilaon en Kalifornio.

Murdoch nun aĝas 82 jarojn, kaj Wendi 44 jarojn. Post la oficiala divorco en la tribunalo en Nor-Jorko, ili ambaŭ premis la manon unu al la alia kaj mallongatempe brakumis sin reciproke. Tiuj ĉi geedzoj diris al juĝistoj, ke ili jam atingis interkonsenton pri divorco kaj eksedzi(in)ĝis en la formo de "reciproka respekto".

Murdoch havigos al si la vilaon en la montobieno Beverly kaj la vinberĝardenon Muraga, valorantan 2 800 usonajn dolarojn. Dum Wendi posedos la kompleksan apartamenton trietaĝan, kiu havas aeron de 743 kvadrataj metroj kaj en kiu troviĝas 20 ĉambroj. Laŭdire, Murdoch iam elspezis pli ol 5 000 usonajn dolarojn por ĝin dekoracii. Murdoch kaj Wendi havas du filinojn. Ili daŭre vivos kun Wendi en Nov-Jorko.

Tio estas la tria eksedziĝo, kiun spertis Murdoch. Ĉi-jare septembre la magazino Forbes faris takson, ke la riĉaĵoj de Murdoch valoras 13,4 miliardojn da usonaj dolaroj.

Laŭinforme, Murdoch kaj Wendi konatiĝis en 1997 en Honkongo, kaj geedziĝis en 1999. Junie de 2013 Murdoch prezentis sian volon al Wendi, ke li esperas fini tiun ĉi geedzecon jam nesaveblan.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto