Vizitu Forumon

Sirio sendos delegacion por partopreni en la internacia konferenco pri siria problemo

(GMT+08:00) 2013-11-26 16:03:12     Redaktoro:Li Lu

La 25an de novembro en Ĝenevo, Lakhdar Brahimi, speciala reprezentanto de Unuiĝintaj Nacioj kaj Araba Ligo pri siria problemo, intervidiĝis kun reprezentantoj de Usono kaj Rusio, ili difinis okazigi la duan internacian konferencon pri siria problemo en la 22a de januaro de 2014 en Ĝenevo. Jen estas detala enhavo.

En la pasintaj kelkaj monatoj, Brahimi rapidigis siajn paŝojn por fari kunordigojn kun koncernaj flankoj, li penadis por okazigi la duan internacian konferencon pri siria problemo en 2013 kaj trovi rimedon por solvi la 3-jaran sirian problemon. Matene de la 25a de novembro en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo, Lakhdar Brahimi kaj Jeffrey Feltman, ĝenerala vicsekretario de Unuiĝintaj Nacioj pri politikaj aferoj, intervidiĝis kun reprezentantoj de Usono kaj Rusio kaj difinis la daton de la internacia konferenco pri siria problemo. Brahimi raportis detalajn enhavojn al mediatoj post la intervidiĝo.

"Ni ĵus finis la triflankan kunvenon. Ni jam difinis la daton de la internacia konferenco pri siria problemo, tio estas la 22a de januaro de 2014. Ni diskutas pri la nomlisto de la ĉeestantoj de la konferenco, ni okazigos ali-fojan triflankan kunvenon en la 22a de decembro, eble tio estos nia lasta kunveno antaŭ la okazo de la internacia konferenco."

Kompare kun la unua internacia konferenco, la plej atentata punkto de ĉifoja konferenco estas la vastiĝo de ĉeestantoj. Unue, Sirio sendos delegacion por partopreni en la konferenco, inkluzive de reprezentantoj de la siria registaro kaj opozicia frakcio; due, ankaŭ la koncernaj landoj pri siria problemo partoprenos en la konferenco, ekzemple la landoj, kiuj akceptas siriajn rifuĝintojn. Krome, ĉu Irano kaj Saudi-Arabio partoprenos aŭ ne, tio vekas grandan interesiĝon de la internacia komunumo. Klare, siria delegacio fariĝos la varma fokuso de ĉifoja konferenco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto