Vizitu Forumon

La 12a intervidiĝo de ĉefministroj de membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo havas grandan signifon

(GMT+08:00) 2013-11-27 16:36:05     Redaktoro:Li Lu

La 28an kaj 29an de novembro en Taŝkento, ĉefurbo de Uzbekio, okazos la 12a konferenco de ĉefministroj de membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Kio estas la malsameco de la signifo kaj fono de ĉifoja konferenco compare kun tiuj de la antaŭaj konferencoj? Kio estos la perspektivo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo? Jen estas detala enhavo,

Pri la signifo de ĉifoja ĉefministra konferenco, Nurlan Adilkhanuly, direktoro de la esplorejo sub la Kazaĥa Universitato Ablai khan de Internaciaj Rilatoj kaj Mondaj Lingvoj, diris, kiam li akceptis intervjuon de ĵurnalisto, ke ĉifoja konferenco ne estas simpla konferenco, ĝi komencos novan disvolvan periodon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, post 12-jaraj provoj.

"La kazaĥa popolo opinias, ke post ĉiu 12-jara periodo, ĉiuj estaĵoj de la mondo eniros en novan etapon de ŝanĝiĝo. La organizo jam spertis 12-jaran kreskadon, en la pasintaj 12 jaroj, ĝi suferis multajn malfacilojn, ĝiaj rolo kaj influo estis dubitaj de la okcidentaj landoj, mi kredas, ke ĉifoja konferenco antaŭenpuŝos la organizon al nova disvolva periodo."

Samtempe, Nurlan Adilkhanuly opiniis, ke la afgana problemo havas striktan ligitecon, ĉar 5 el la 6 najbaraj landoj de Afganio estas membrolandoj aŭ observantaj landoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, ĉifoja konferenco okazos ĝuste antaŭ la trupa retiro de NATO el Afganio en 2014, do tio fariĝos fokuso de ĉifoja konferenco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto