Vizitu Forumon

Ĉinio fariĝis deĵoranta prezidanta lando de la SK de UN en novembro

(GMT+08:00) 2013-11-28 16:03:48     Redaktoro:Li Lu

La 27an de novembro, Liu Jieyi, ĉi-monata deĵoranta prezidanto de la Sekureca Konsilio de UN kaj konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, raportis laborojn al mediatoj. Tio estas la 1a fojo, ke Liu Jieyi prenis la deĵorantan prezidantecon de la Sekureca Konsilio de UN post kiam li enoficiĝis kiel konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN. Dum lia oficperiodo de deĵoranta prezidanto, kiuj laboroj estis plemunitaj de la SK de UN? Kiel la publiko taksis la laborojn? Jen estas detala enhavo.

Posttagmeze de la 27a de novembro, Liu Jieyi detale prezentis laborojn de la Sekureca Konsilio de UN en la kuranta monato.

"En novembro, la Sekureca Konsilio de UN sume okazigis 17 publikajn kunvenojn, 13 fermajn konsiliĝojn, pri pli ol 20 temoj. Ĝis nun, ni jam adoptis 4 rezoluciojn kaj 2 prezidantajn deklarojn, samtempe, ni publikigis 6 mediatajn deklarojn…"

Krome, Liu Jieyi prezentis la jaran raporton pri laboroj de la Sekureca Konsilio al la 68a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, partoprenis kaj faris parolon en la memoriga aktivado pri Internacia Tago por Subteni la Palestinan Popolon.

Same kiel Liu Jieyi promesis en la komenco de la kuranta monato, kiel ĉi-monata deĵoranta prezidanta lando de la Sekureca Konsilio de UN, Ĉinio persistis en principoj de justeco, pragmateco kaj travidebleco, ĝi ne nur altefike aranĝis ĉiujn laborojn sed ankaŭ tenis altan malferman sintenon al mediatoj. La laborstilo gajnis ĝeneralan laŭdon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto