Vizitu Forumon

Ĉinio ne retiros la aerdefendan identig-zonon

(GMT+08:00) 2013-11-29 16:16:02     Redaktoro:Li Lu

La 28an de novembro, Yang Yujun, proparolanto de la ĉina Nacidefenda Ministerio, diris, ke Ĉinio ĉiam respektas flugan liberecon de ĉiuj landoj depende de la internacia juro, la starigo de la ĉina aerdefenda identig-zono ne celas ŝanĝi la jurajn karakterojn pri la aero. Yang Yujun respondis la postulon de Japanio pri tio, ke la ĉina registaro retiru la aerdefendan identig-zonon. Li diris, ke se Japanio unue retiros la aerdefendan identig-zonon, post 44 jaroj, Ĉinio tion konsideros. Jen estas detala enhavo.

"Kiu unuflanke ŝanĝis la nunan situacion? Kiu pliintensigis la regionan situacion? Kiu pliintensigis la kontraŭstarojn? Kiu detruis la regionan sekurecon? Mi opinias, ke la internacia socio havas sian opinion."

La 28an de novembro en Pekino, ĉina Nacidefenda Ministerio okazigis regulan gazetaran konferencon, la problemo pri ĉina aerdefenda identig-zono fariĝis la plej varma punkto. Responde al la malĝustaj paroloj de Japanio, proparolanto de la ĉina Nacidefenda Ministerio Yang Yujun faris la kvar demandojn.

La internacia socio atendas, kian rimedon Ĉinio adoptos kiam eksterlandaj civilaj aviadiloj senpermese eniras en la ĉinan aerdefendan identig-zonon, Yang Yujun emfazis, ke Ĉinio jam faris pri tio klaran difinon laŭ la internacia konvencio.

"Mi volas aserti, ke Ĉinio ĉiam respektas flugan liberecon de ĉiuj landoj depende de la internacia juro, la starigo de la ĉina aerdefenda identig-zono ne celas ŝanĝi la jurajn karakterojn pri la aero. La normala flugado de civilaj aviadiloj ne estos influata."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto