Vizitu Forumon

Privata rilato de Joe Biden favoros al "reekvilibro de Azi-Pacifiko"

(GMT+08:00) 2013-12-02 16:04:52     Redaktoro:Xiong Shan

La 1an de decembro laŭ la loka tempo, la usona vicprezidento Joe Biden ekveturis al Japanio, Ĉinio kaj Sud-Koreio kaj komencis la 7-tagan viziton en nordorienta Azio. Karaj aŭskultantoj, bonvole aŭskultu detalan raporton!

De la 2a ĝis la 7a de decembro la usona vicprezidento Joe Biden respekive vizitos al Japanio, Ĉinio kaj Sud-Koreio. Antaŭ lia vizito, altranga ŝtatoficisto de la usona registaro prezentis la ĉefan taskon de la vizito de Biden. Tio estas refoje emfazi, ke Usono estas granda lando de la Azi-Pacifiko kaj la usona registaro tre atentas ĝian strategion "reekvilibro de Azi-Pacifiko". En la komenco de ĉi-jaro, la usona prezidento Barack Obama komencis sian duan servoperiodon, de tiam multaj altranguloj de la usona registaro plurfoje vizitis la Azi-Pacifikan regionon, tio signifas gravan zorgon kaj plenuman forton de la usona registaro al la strategio "reekvilibro de Azi-Pacifiko".

Usono volas scii Ĉinion kaj fari interfluon kaj komprenadon kun Ĉinio. Iu altrangulo de la usona registaro diris, ke la persona amikeco inter la usona vicprezidento Joe Biden kaj la ĉina prezidanto Xi Jinping favoras al profundiga komprenado inter la dulandaj gvidantoj.

Alia ŝtatoficisto diris, ke Usono ankaŭ tre atentas pri la plenampleksa profundigo de reformado farita de la 3a plena sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

Krome, ankaŭ la streĉa situacio inter Ĉinio kaj Japanio pri Diaoyu-insulo estos grava temo diskutota de la gvidantoj de Ĉinio kaj Usono.

Pri la Diaoyu-insulo, la usona registaro ne tenas starpunkton pri la suvereneco sur la insulo. Usono alvokis koncernajn flankojn resti retenemaj, toleremaj kaj raciaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto