Vizitu Forumon

"Senpaga Brakumo" Alvenigis Areston

(GMT+08:00) 2013-12-02 11:56:57     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ la aŭstralia novaĵa retejo, loka amaskomunikilo de Saud-Arabio en la 22a de novembro raportis, ke antaŭnelonge du saudarabiaj junuloj estis arestitaj de religiaj policanoj, ĉar ili oferis sian "senpagan brakumon" (Free Hugs) al preterpasantoj en la ĉefurbo Riado.

La raporto priskribas: "Tiuj ĉi du viroj, alte tenante rubandon en la manoj, staras sur la strato Tahlia kaj oferas ĉirkaŭprenon. Sekve ili estas arestitaj de religiaj policanoj. La aktiveco "senpaga brakumo" furore etendiĝas en la mondo, precipe en urbegoj. Ĝi celas doni okazon, ke oni en publikaj lokoj oferu brakumon al fremduloj, por ke ili, danke al la varmo, vivu en lumo."

Sed en Saud-Arabio leviĝis disputo pri la aktiveco. Unu porbatalanto en sia paĝaro de la socia retejo Tweeter skribas: "Kia kulpo? Tio estas senpaga brakumo, sed, pro Dio, ne senpaga narkotaĵo." Dume ekzistas kontraŭulo, kiu asertas: "Hodiaŭ senpaga brakumo, morgaŭ eble senpaga kiso, kaj en la fino ĝi fariĝos senpaga seksamo."

Religia policano en la araba lingvo nomiĝas "mutawiyin", kies propra senco estas "volontulo", "sinoferanto" aŭ "ekzekutanto". Ili konservas ne ĝeneralan publikan ordon, nek trafikan sekurecon, sed religiajn morojn difinitajn de la islama vahabismo laŭ Korano. Ili postulas, ke virinoj sin submetu al la malpermeso de aŭtado, de distrado en kazino, ke ĉiuj mastroj de butikoj preĝu kvin fojojn en ĉiu tago, kaj ke simile.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto