Vizitu Forumon

Britio: Frukto de la vizito de Cameron reliefigas reciprokfidon inter Ĉinio kaj Britio

(GMT+08:00) 2013-12-04 16:36:24     Redaktoro:Xiong Shan

Karaj aŭskultantoj! La brita ĉefministro David Cameron gvidis britan komercan delegacion, kiu havas "la plej grandan skalon en la historio", al Ĉinio. Post 2-taga vizito, Ĉinio kaj Britio subskribis ekonomiajn kaj komercajn interkonsentojn, kiuj valoras kelkdekajn miliardojn da juanoj. La frukto estas sufiĉe granda. Do en Britio, la hejmlando de David Cameron, kiel homoj taksis lian viziton? Bonvole aŭskultu la detalan raporton!

Laŭ antaŭa plano la Brita Ministerio pri Financo publikigos sian aŭtunan budĝetan raporton de la kuranta jaro en la 4a de decembro. Sed por eviti la kolizion de la vizito de Cameron en Ĉinio, la brita financa ministro George Osborne decidis prokrasti la publikigon de la raporto je 24 horoj.

La ĵurnalo Financial Times diris, ke tio reliefigas gravan atenton de Cameron kaj Osborne al la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio. Sed Michael Ben-Gad, profesoro de Urba Universitato Londona pri ekonomiko, opiniis, ke Osborne tion faris por ne malestimi la viziton de Cameron.

La delegacio gvidata de Cameron subskribis kun Ĉinio pli ol dekojn da kunlaboraj interkonsentoj de ekonomio kaj komerco, kiuj kovras la kampojn ankaŭ de investo, kreo de tekniko, financo, sano, ktp.

Krome, la du flankoj intencis vastigi la kunlaborojn al la tria merkato kune disvolvi novan merkaton de afrikaj landoj. Esprimis konsenton Stephen Perry, prezidanto de brita klubo de grupo 48, kiu dediĉas sin al la amikeca kunlaboro kun Ĉinio. En la lastaj jaroj Perry ĉiam pozitive antaŭenpuŝis la kunlaborojn inter Ĉinio kaj Britio en merkato de la tria flanko.

Perry opiniis, ke la nombro de la interkonsentoj subskribitaj de Cameron ne estas plej grava. Li diris, ke estas pli gravaj ol tiuj interkonsentoj la profunda kompreno kaj komuna profito de la du landoj en bazaj proponoj elmetitaj en kampoj de bazinstalaĵoj, bieno kaj internaciigo de Renminbi-o.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto