Vizitu Forumon

Gvidantoj de Ĉinio kaj Usono intervidiĝis

(GMT+08:00) 2013-12-05 15:28:25     Redaktoro:Xiong Shan

Tagmeze de la 4a de decembro la usona vicprezidento Joseph Biden atingis Pekinon kaj komencis sian 28-horan viziton en Ĉinio. Ĉi-jare estroj de Ĉinio kaj Usono atingis komunan scion pri konstruado de la novtipaj rilatoj inter grandaj landoj, poste la vizito de Biden en la fino de la kuranta jaro estas rigardata kiel la lasta grava paŝo en la duflanka diplomatio. Posttagmeze de tiu tago en la Popola Halo, la ĉina prezidanto Xi Jinping faris interparolon kun Biden dum 4 horoj. La du flankoj unuanime opiniis, ke Ĉinio kaj Usono devas fortigi dialogon, interfluon kaj kunlaboron por antaŭenpuŝi la konstruadon de la novtipaj rilatoj inter grandaj landoj. Laŭ informo, en la interparolo, la ĉina prezidanto Xi refoje deklaris ĉinajn principon kaj starpunkton pri Tajvano, Tibeto kaj aerdefenda distingzono super la Orienta Ĉina Maro. Bonvole aŭskultu la detalan raporton!

Dum la interparolo, la ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke li varme bonvenigas la viziton de la usona vicprezidento Joseph Biden, kaj esperas tiun viziton daŭre akceli interfidon, interfluon kaj kunlaboron.

Biden diris, ke la kompleksaj duflankaj rilatoj bezonas oftan interfluon de la altranguloj, tio estas la kialo de lia vizito. Li esprimis sian dankon pro tio, ke la prezidanto Xi donis al li ŝancon antaŭenpuŝi la rilatojn kaj interfluon inter la du landoj.

Xi Jinping montris, ke kiel la plej grandaj ekonomiaj komunumoj kaj konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, Ĉinio kaj Usono havas gravan respondecon por protekti la pacon kaj stabilecon de la mondo kaj akceli la disvolvon kaj progreson de la homaro, tial fortigi dialogon kaj kunlaboron estas la ununura ĝusta elekto de la du landoj. En la estonteco, Ĉinio volas kune kun Usono persisti la ĝustan direkton por konstrui la novtipajn rilatojn inter grandaj landoj, respekti respektivajn kernajn interesojn kaj bone trakti sentemajn problemojn kaj diverĝojn por certigi la duflankajn rilatojn disvolviĝi stabile kaj sane.

Estroj de Ĉinio kaj Usono unuavoĉe konsentis konstrui la novtipajn rilatojn inter grandaj landoj sen konflikto kaj rezisto, kaj kun reciproka respekto, kunlaboro kaj komuna profito. Pri tio, Biden diris, ke tiuj rilatoj estas plenaj de espero kaj ŝanco kaj povas eviti la konflikton inter la grandaj landoj kaj novtipaj grandaj landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto