Vizitu Forumon

Konfucea Instituto, kultura ponto inter Ĉinio kaj la mondo

(GMT+08:00) 2013-12-09 16:46:56     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! La 8an de decembro en Pekino finiĝis la 8a Konferenco de Konfucea Instituto. Poste ni konigos pli multe pri Konfucea Instituto.

Konfucea Instituto estas neprofita socia organizo por disvastigi la ĉinan lingvon kaj la ĉinan kulturon. En 2004 fondiĝis la unua Konfucea Instituto. Ĝis nun estis pli ol 400 Konfuceaj Institutoj en 120 landoj kaj regionoj. Konfucea Instituto iĝis la kultura ponto inter Ĉinio kaj la tuta mondo. Aldone de Britio, Svedio, Irlando kaj Serbio, entute pli ol 40 landoj metis instruadon de la ĉina lingvo en la edukan sistemon.

Zofia Niemiec el Pollando estas doktora studento en Instituto de Internaciaj Rilatoj de ĉina Jilin-universitato. Menciante evoluon de Konfucea Instituto en Pollando, ŝi diris: "Nuntempe Ĉinio rapide disvolviĝas. Multaj poloj pli bone konas Ĉinion. Mia lando ne havas grandan populacion, tamen pli kaj pli multaj studentoj lernas la ĉinan lingvon. Mi esperas, ke mia lernado de la ĉina lingvo estos pli kaj pli bona."

Stephen Friedman, estro de usona Paco-Universitato, diris, ke Konfucea Instituto estis metita en la edukan sistemon de la universitato, kaj ke la universitato aktive konigas la ĉinan lingvon per serio da aktivadoj en loĝkvartaloj. Li konigis, ke tiuj aktivadoj allogis al si 10 000 homojn de Nov-Jorko, kaj entute 1 500 entreprenistoj kaj oficistoj en Nov-Jorko partoprenis en la ĉinlingva angulo de la universitato.

Stephen Simukanga, estro de Universitato de Zimbio, opiniis, ke Konfucea Instituto estas grava ponto. Li diris: "Konfucea Instituto rapide evoluas en Afriko. En 30 afrikaj landoj estas 35 Konfuceaj Institutoj. Ĝi estas grava kanalo por disvastigi la ĉinan kulturon, pliigi la amikecon kaj akceli kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko."

Oni povas lerni la ĉinan lingvon ankaŭ pere de la Brodkasta Konfucea Kurso de Ĉina Radio Internacia.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto