Vizitu Forumon

Reviviĝas Malnovaj Lernolibroj

(GMT+08:00) 2013-12-09 15:49:43     Redaktoro:Xiong Linping

Antaŭ dekkelkaj tagoj, kompleto da kalendaroformaj libretoj, kun la titolo "Tagleciono 2014", estis febre debitata, kaj en mallongaj dek tagoj jam elĉerpiĝis entute dek mil ekzempleroj la unuaj presitaj. La abonado por ĝia dua eldono ankoraŭ pli flamas nun. La libretoj, en la formo de kalendaro kaj laŭ la aranĝo je unu leciono en ĉiu tago, estas kolekto zorge elektita el elementolernejaj lernolibroj aplikataj en la komenco de la lasta jarcento.

La kolekto konsistas el kvar kalendarolibretoj, tio estas, printempa, somera, aŭtuna kaj vintra. Ĉiu el la lecionolibretoj en poŝolibra formato ampleksas ĉirkaŭ du cent paĝojn. Ĉiuj lecionoj de la libretoj devenis el elementolernejaj lernolibroj uzataj fine de la dinastio Qing (1644 – 1911) kaj komence de la Respubliko Ĉinio, nome inter 1902 kaj 1937, kaj en ili temas interalie pri nacia lingvo, sinkulturado, sociaj scioj, komuna saĝo, kaligrafio, muziko, kaj pentrado. La libretoj estis presataj en kvar koloroj, ĉar la tiela presado povas maksimume resendi la originan koloretoson de malnovaj lernolibroj. Kaj cetere, la enhavo de la lecionoj estas kiom eble ligita al festoj, sunperiodoj kaj eventoj en la kalendaro 2014 por facile komprenigi infanojn kaj por oportunigi plenkreskulojn en iliaj vivo kaj laboro.

La granda debito de "Tagleciono 2014" signas, ke la interesiĝo pri malnovaj lernolibroj ekde kelkaj jaroj ankoraŭ ne lasis sian entuziasmon.

Kial tiuj antikvaj lernolibroj antaŭ ĉ. cent jaroj estas tiom varme vendataj? Tial, ĝeneraldirite, ke ili elspiras intimecon kaj nostalgion al la naciaj kulturo, etiketo, moroj, agmanieroj kaj tiel plu, kiuj plejparte jam forestas el nia vivo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto