Vizitu Forumon

91 gvidantoj ĉeestis al aktivaĵo memora al Mandela

(GMT+08:00) 2013-12-10 15:21:07     Redaktoro:Lina

La 10a de decembro, 2013, estas grava momento en la historio. Je 11:00 ekis la oficiala aktivaĵo memora al Nelson Mandela en FNB-Stadiono, Johannesburg, Sud-Afriko. La stadiono kun la kapacito de proksimume 100 000 homoj estas la plej granda en Afriko kaj ankaŭ la ĉefstadiono de la Sudafrika Monda Pokalo. Ĝuste en la stadiono en la Monda Pokalo, Mandela la lastan fojon ĉeestis al la publika aktivado.

Al la memora aktivaĵo ĉeestis 91 gvidantoj kiaj usona prezidento Obama, brita ĉefministro David, franca prezidento Hollande, ĉina ŝtata vicprezidanto Li Yuanchao, kanada ĉefministro Stephen Harper, germana prezidento Gauck, itala ĉefministro Letta, afgana prezidento Karzai, palestina prezidento Ali Abbas kaj brazila prezidento Rousseff. Ĉeestis ankaŭ ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono.

Proparolanto de la sudafrika Ministerio de Internaciaj Rilatoj kaj Kunlaborado diris, ke la funebra ceremonio de Mandela iĝos la plej solena en la mondo.

Post vizito al ekspozicio pri Mandela, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon diris: "Mandela estas giganto, kiu akcelis la justecon, egalecon kaj homajn rajtojn. La sudafrika popolo kaj la monda popolo perdis lin. Ni profunde doloras pro tio."

Laŭ la oficiala anonco, la kadavro de Mandela estos entombigita en lia hejmloko Qunu en la 15a de decembro. Li pasigis la infanecon en Qunu kaj havis profundan senton al la loko. En Qunu estis entombigitaj ankaŭ liaj gepatroj, la unua filino, la unua filo kaj la plej juna filo.

Nuntempe iras koncerna preparado en Qunu. En la 15a de decembro, gravuloj el la tuta mondo ĉeestos al la ŝtata funebra ceremonio de Mandela.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto