Vizitu Forumon

Pinta konferenco de APEK fokusigas "formadon de la estonteco"

(GMT+08:00) 2013-12-11 16:13:33     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! La 22a neoficiala pinta konferenco de Azi-Pacifika Ekonomia kunlaborado okazos en Pekino en 2014. La 10an de decembro, Ĉinio informis, ke la ĉeftemo de la pinta konferenco estas "Formado de la Estonteco tra Azi-Pacifika Partnereco". La pinta konferenco estos la dua en Ĉinio. Ŝanhajo gastigis la pintan konferencon de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaborado en 2001. Jen detala raporto!

La 10an de decembro en Pekino, proksimume 200 homoj ĉeestis al la neoficiala kunveno de altrangaj oficistoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaborado. Ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Li Baodong informis pri la ĉeftemo kaj gravaj diskutotaj temoj de la 22a pinta konferenco de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaborado. La ĉefaj temoj estas jenaj: akceli regionan ekonomian integrecon, stimuli novigan disvolvon, ekonomian reformadon kaj kreskon, kaj fortigi ampleksan interligon kaj infrastrukturan disvolvon.

Ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi diris, ke Ĉinio prenos la pintan konferencon kiel oportunon por akceli longtempan disvolvon, progreson kaj prosperon de Azi-Pacifiko. Samtempe li akcentis, ke en 2014 la organizo Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaborado senlace klopodos por akceli la regionan ekonomian integrecon kaj doni movforton al la regiona ekonomio.

Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaborado kun 21 membroj estas la plej influa mekanismo de la ekonomia kunlaborado en Azi-Pacifiko. Post la fondiĝo, la organizo progresas en faciligo de regionaj komercado kaj investado, kaj en akcelo de teknika kunlaborado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto