Vizitu Forumon

Usono anoncis sankcii subtenantojn de la irana nuklea plano

(GMT+08:00) 2013-12-13 16:26:06     Redaktoro:Lina

La 12an de decembro, la usona Departemento pri Financo kaj la usona Ŝtata Departemento anoncis, ke Usono sankcios amason da kompanioj kaj personoj, kiuj donas helpon al la irana nuklea plano, kaj malpermesos al usonanoj negoci kun ili.

David Cohen, oficisto de la usona Departemento pri Financo, diris, ke per la sankcio Usono volas atentigi entreprenistojn kaj bankistojn en la tuta mondo, ke kvankam Usono klopodas atingi kompletan interkonsenton pri la irana nuklea problemo, tamen Usono plenforte plenumas sankcion kontraŭ Irano.

Antaŭ nelonge, koncernaj ses landoj pri la irana nuklea problemo atingis portempan interkonsenton kun Irano. Laŭ la interkonsento, en la venontaj ses monatoj Irano haltigu parton de urania riĉigo. Sed multaj usonaj kongresanoj opinias, ke la irana plano de urania riĉigo celas disvolvi nukleajn armilojn, la tiel nomata interkonsento ne povas malpliigi bazajn instalaĵojn por produkti nuklean fuelon kaj nur la ekonomia sankcio povas sidigi Iranon al la tablo de intertraktado. Nemalmulte da usonaj kongresanoj penas estigi novan sankcion pli severan kontraŭ Irano. Dume, Irana ministro pri eksteraj aferoj Zarif diris, ke se la usona kongreso pasigos novan sankcion, la interkonsento estos eksvalida.

Aliflanke, la registaro de Obama plenforte admonas, ke la kongreso ne pasigu novan sankcion. Ĉeestante al la aŭdado de la Konsilio de Eksteraj Rilatoj en la 10a de decembro, usona ŝtata sekretario John Kerry emfazis, ke Usono iĝis pli sekura pro la interkonsento. Samtempe li alvokis, ke la kongreso donu pli multe da tempo kaj spaco por la intertraktado. Raportante pri Irano al la senatanoj en la 11a de decembro, John Kerry esperis, ke la Senato ne pasigu novan sankcion, alie la nuklea intertraktado kun Irano estos detruita kaj plie Usono perdos fidon kaj subtenon de aliancanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto