Vizitu Forumon

Plene sukcesis la misio Chang'e 3 de ĉina luna programo

(GMT+08:00) 2013-12-16 16:21:54     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Nokte de la 15a de decembro, la luna vagulo Yutu kaj la surterigilo fotis unu la alian sur la surfaco de la luno. Tio markis la plenan sukceson de la misio Chang'e 3 de la ĉina luna programo. Tio markis ankaŭ, ke Ĉinio post la eksa Sovetunio kaj Usono iĝis la tria lando kun la kapablo mole faligi sondilon sur la luno. Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj ĉina ĉefministro Li Keqiang spektis la brodkaston en la Pekina Centro de Aerospaca Kontrolado, varme gratulis pro la sukceso de la misio Chang'e 3 kaj sincere salutis sciencistojn.

Post la fotado, ĉefkomandanto de la ĉina luna programo, anoncis la "plenan sukceson" de la misio Chang'e 3.

Ĉina vicĉefministro Ma Kai legis la gratulan mesaĝon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ŝtata Konsilio kaj la Centra Milita Komisiono. La mesaĝo diras, ke la sukceso de la misio Chang'e 3 estas mejloŝtono en la disvolvo de la ĉina spaco-programo kaj markis la kompletan realiĝon de la dua fazo de la ĉina luna programo.

La mesaĝo montras, ke la misio estas unu de la plej komplikaj kaj malfacilaj taskoj en la ĉina spaco-programo kaj estas alia elstara kontribuo de la ĉina nacio en la paca uzado de la spaco. La mesaĝo aldonas, ke paca uzado de la spaco estas la revo de la ĉina nacio en miloj da jaroj.

Post la misio, la ĉina luna programo eniros en novan etapon de senpilota aŭtomata specimenado kaj reveno, kio estos pli malfacila kun senprecedencaj defioj.

Kun surterigilo kaj la luna vagulo Yutu, la ĉina lunsondilo Chang'e 3 mole surluniĝis en la 14a de decembro. Laŭ la plano de ĉina luna programo, espereble realiĝos senpilota aŭtomata specimenado kaj reveno antaŭ 2020.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto