Vizitu Forumon

Viro, retenata 60 horojn sur marfundo, sed vivanta

(GMT+08:00) 2013-12-16 10:00:52     Redaktoro:Xiong Linping

La TTT-ejo de la usona magazino Times iom pli antaŭe raportis, ke niĝeria trenŝipano en julio ĉi-jare suferis akcidenton de ŝiposinko, kaj ke sur la fundo de maro, profunda je 30 metroj, li estis retenata dum tutaj 60 horoj, kaj feliĉe elsaviĝis vivanta. Okaze de la sinko, pereis ĉiuj aliaj dek unu ŝipanoj de la trenŝipo, tiu ĉi elsavita estas do nur unu vivanta. La viro nomiĝas Harrison Okene kaj aĝas 29 jarojn.

La trenŝipon Jason-4, en kiu Okene laboris, trafis gigantaj ventondoj sur maro apuda al Niĝerio, kaj ĝi renversiĝis marfunden. Kiam ekfuriozis la ondegoj, Okene troviĝis ĝuste en la necesejo. Dum la renversiĝo de la ŝipo, li penis sin ŝovi en spacon aerfermitan.

Poste, intervjuate, li diris: "Mia parta korpo trempiĝis en mara akvo. Ĉirkaŭe estis entute obskure. Mi perceptis, ke mi mortos ĉi tie. Mi pensis, ke akvo plenigos la spacon. Sed ĝi ne okazis."

Laŭinforme, la necesejo, kie tiam Okene estis, kaj la najbara oficejo formis aerfermitan spacon 1,2 metrojn altan. Ĝuste tiu spaco helpis al li pluvivi 60 horojn, ĝis kiam du skafandristoj lin trovis kaj savis.

Oni prezentis la savadon en video: Okene ekkaptis iun el la du skafandristoj, kiam ili preternaĝis lin. La ranhomo time ektremis de la subita kapto, kaj tuj poste helpis al li surmeti skafandran kaskon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto