Vizitu Forumon

Telefonprogramo de NSA estas verŝajne kontraŭkonstitucia

(GMT+08:00) 2013-12-17 16:17:29     Redaktoro:Lina

La 16an de decembro, usona federacia juĝisto Richard Leon diris, ke la grandskala kolektado de informoj pri telefonvokoj fare de la Nacia Sekureca Agentejo estas eble kontraŭkonstitucia.

Tio estas signifa subteno al Edward Snowden, malkaŝinto de la usona programo Prismo.

Juĝisto Richard Leon faris sian opinion kun 68 paĝoj pri la kazo, ke du usonaj civitanoj akuzis, ke la Nacia Sekureca Agentejo amase kolektis informojn pri telefonvokoj. Li diris, ke la kolektado eble malobservas la Kvaran Amendon de la usona konsititucio.

Sed, juĝisto Leon ne tuj anoncis la definitivan verdikton. Senatano de la Demokrata Partio Mark Udall diris, ke bonvena estas la opinio de juĝisto Leon, ĉar grandskala kolektado de informoj pri telefonvokoj malobservas la konstitucion, kaj plie Usono ne iĝis pli sekura pro tio. Proparolanto de la usona Departemento pri Justico diris, ke la departemento studas la opinion de juĝisto Richard Leon.

Ĉu la usona registaro faros traktadon kun Edward Snowden? Akceptante intervjuon de Kolombia Brodkasta Sistemo, Rick Ledgett, estro de speciala teamo pri Snowden sub la Nacia Sekureca Agentejo, diris, ke tio estas ebla. Rick diris: "Mia persona opinio estas jes. Tio indas konversacion. Mi bezonas garantion, ke la ceteraj datumoj estu sekuraj. La bezonata garantio estas alta, pli multe ol la buŝa garantio."

Sed tio estas ne unuanima en la Nacia Sekureca Agentejo. La agenteja direktoro Alexander oponis kontraŭ traktado kun Snowden.

Laŭ la Nacia Sekureca Agentejo, Snowden prenis 1,7 milionojn da sekretaj dokumentoj kaj ĝis nun malkaŝis malmulton de ili.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto