Vizitu Forumon

Ĉinio kapablas sondi Marson

(GMT+08:00) 2013-12-18 16:55:24     Redaktoro:Lina

La 17an de decembro, ĉefdezajnisto de la ĉina luna programo diris, ke la ĉina luna programo ne tro multe kostas, kaj ke Ĉinio kapablas sondi la planedon Marso. Li tion diris en aktivado, tiutage okazigita de la Ĉina Asocio por Scienco kaj Teknologio.

Antaŭ nelonge, la ĉina sondilo Chang'e 3, kiel la dua fazo de la ĉina luna programo, mole surluniĝis kaj faris esploradon. Poste estiĝis dubaj voĉoj. Iuj opinias, ke fone de la sukcesa surluniĝo de Usono kaj la eksa Sovetunio, la ĉina surluniĝo kiel la longtempa plano multe kostas. Ĉefdezajnisto de la ĉina luna programo respondis, ke kompare kun Usono, la ĉina luna programo ne multe kostas.

"Usono kaj la eksa Sovetunio faris entute 118 sondojn al la luno en la 60aj kaj 70aj jaroj de la pasinta jarcento. Sed la plejparto de tiuj sondoj estis malsukcesa. Chang'e 3 estas la 130a sondo al la luno. Ĉinaj sondoj al la luno sukcesis en sinsekvaj tri fojoj. La usona programo Apolono kostis 25 miliardojn da usonaj dolaroj. Fakte la reala sumo estis pli alta. Laŭ mia kalkulo, la usona luna programo kostis 2%-2,5% de la malneta enlanda produkto. Kompare, la ĉina luna programo kostis nur kelkajn dekmilonojn. Oni povas vidi, ke la ĉina luna programo ne multe kostas."

Responde al la demando, kio estas la signifo de la luna programo, la ĉefdezajnisto diris, ke spaco-teknologio multe gravas al la nacia ekonomio. Li diris, ke fruktoj de la spaco-teknologio estas uzataj en civilaj aferoj kaj la nacidefendo, sekve de la tempopaso, iom post iom montriĝos pli multaj profitoj kaj fruktoj.

Li konigis, ke post la sukceso de la misio Chang'e 3, la ĉina luna programo eniros en la 3an fazon, kiu celas senpilotan aŭtomatan specimenadon kaj revenon. Li aldonis, ke Ĉinio kapablas sondi Marson. Ĉu Ĉinio sondos Marson kaj kiam Ĉinio sondos Marson? Tio dependas de subteno de la financo kaj politikoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto